Was heißt »entfernen« auf Esperanto?
Das Verb entfernen lässt sich wie folgt von Deutsch auf Esperanto übersetzen:
- forigi
Deutsch/Esperanto Beispielübersetzungen
Es gibt keine Distanz auf der Erde, die so weit entfernt ist wie gestern.
Estas nenia distanco surtere kiu estas tiom malproksima kiel hieraŭ.
Das ist etwa fünf Meilen von hier entfernt.
Tio troviĝas ĉirkaŭ kvin mejlojn for de ĉi tie.
Wie weit entfernt befindet sich das nächste Dorf?
Kiom for estas la plej proksima vilaĝo?
Waschen Sie den Chicorée und entfernen Sie die Blätter, die verdorben sein könnten.
Purigu la cikorion kaj forigu la foliojn, kiuj povus putri.
Ihr Haus ist weit entfernt vom Bahnhof.
Ilia domo troviĝas tre for de la stacidomo.
Ilia domo estas malproksime de la stacidomo.
Es ist nur zehn Minuten Fußweg von hier entfernt.
La vojo estas nur dekminuta piede.
Das Postamt ist eine halbe Meile entfernt.
La poŝta oficejo troviĝas duonmejlon de ĉi tie.
Das Dorf liegt mehrere Kilometer vom Meer entfernt.
La vilaĝo situas je pluraj kilometroj for de la maro.
Die neue Regierung versprach, die Korruption aus dem Land zu entfernen.
La nova registaro promesis forpeli korupton el la lando.
Der Bahnhof ist 100 Meter entfernt.
La stacio estas 100 metrojn for.
Die Post ist einen kurzen Fußmarsch von hier entfernt.
La poŝtejo estas proksima de ĉi tie.
Die Post ist nur wenige Minuten Fußweg von hier entfernt.
La poŝtoficejo estis nur kelkajn minutojn da paŝado for de ĉi tie.
Meine Schule liegt ungefähr zehn Minuten vom Bahnhof entfernt.
Mia lernejo estas ĉirkaŭ dek minutojn de la stacidomo.
Mia lernejo situas proksimume dek minutojn for de la stacidomo.
Ich wohne kilometerweit entfernt vom nächsten Bahnhof.
Mi vivas kilometrojn for de la plej proksima stacio.
Von hier aus ist die Schule weit entfernt.
La lernejo estas tre for de ĉi tie.
Weißt du, wie weit der Bahnhof vom Rathaus entfernt ist?
Ĉu vi scias kiom foras la stacio de la urbodomo?
Ĉu vi scias, kio estas la distanco inter la stacio kaj la urbodomo?
Seife hat die spezielle Eigenschaft, Schmutz zu entfernen.
Sapo havas la specialan kvaliton forigi la malpuron.
Die Bushaltestelle ist 10 Gehminuten entfernt.
La bushaltejo estas 10 piedirajn minutojn for.
Alle Stellen auf der Erde sind gleich weit vom Himmel entfernt.
Ĉiuj lokoj sur la tero estas same distancaj de la ĉielo.
Ĉiuj surteraj lokoj samdistancas de la ĉielo.
Bitte entferne den Kommentar.
Bonvolu forigi la komentarion.
Bonvolu forigi la komenton.
Weit entfernt sah er ein Licht.
Je granda distanco li vidis lumon.
Mein Haus ist ein Stück vom Bahnhof entfernt.
Mia domo estas iom for de la stacio.
Die Apotheke ist nicht weit vom Krankenhaus entfernt.
La apoteko ne estas malproksima de la hospitalo.
Der Bahnhof ist zwei Meilen entfernt.
La stacio estas du mejlojn for.
La stacidomo estas du mejlojn for.
Wie weit ist dein Haus vom Park entfernt?
Kiom distancas via domo de la parko?
Der Kaffeefleck war schwer zu entfernen.
Purigi la kafmakulon estis malfacile.
Estis malfacile forigi la kafmakulon.
Estis malfacile forigi la kafan makulon.
Ich wohne 200 Meter vom Bahnhof entfernt.
Mia loĝejo distancas 200 metroj de la stacidomo.
Der Flughafen ist ziemlich weit von der Stadtmitte entfernt.
La flughaveno situas relative malproksime de la urbocentro.
Es wird schwierig sein, diesen Fleck zu entfernen.
Malfacilos forigi tiun makulon.
Tiu makulo malfacile forigeblos.
Die Schule ist fünf Kilometer von mir zu Hause entfernt.
La lernejo estas kvin kilometrojn for de mia domo.
2 km entfernt ist eine Quelle.
En dukilometra foreco estas fonto.
Gut ist Rom, aber zu weit von unserem Haus entfernt.
Romo bonas, sed tro malproksimas de nia domo.
Die Salatgabeln sind kleiner als die normalen Gabeln und werden weiter entfernt vom Teller platziert.
La salatoforketoj estas pli mallongaj ol la kutimaj forkoj kaj estas lokataj pli malproksime de la teleroj.
Ich brauche einen Tisch, der ein bisschen weiter von den Polizisten entfernt ist.
Mi bezonas tablon, kiu estu iomete pli for de la policistoj.
Mi bezonas tablon iomete pli for de la policistoj.
Was er sagte, war weit davon entfernt, wahr zu sein.
Kion li diris, ege distancis de la vero.
Ein Arzt versuchte, die Kugel aus dem Kopf des Präsidenten zu entfernen.
Kuracisto provis forigi la kuglon el la kapo de la prezidento.
Ein Arzt versuchte, die Kugel aus seinem Rücken zu entfernen.
Kuracisto provis forigi la kuglon el lia dorso.
Ich habe einen Steinwurf vom Wald entfernt ein Haus errichtet.
Mi konstruis domon je ŝtonĵeta distanco de la arbaro.
Zwei Kilometer vom Bahnhof entfernt ist eine Pension.
Estas gastejo je du kilometroj de la stacio.
Der Bahnhof ist zehn Autominuten von hier entfernt.
La stacidomo distancas dek aŭtominutojn de ĉi tie.
La stacidomo aŭte foras dek minutojn de ĉi tie.
Weit von dir entfernt schlafe ich.
For de vi dormas mi.
Ist deine Schule weit von hier entfernt?
Ĉu via lernejo longe distancas de ĉi tie?
Sie haben den Zünder entfernt, damit die Bombe nicht explodiert.
Ili forigis la eksplodigilon, por ke la bombo ne eksplodu.
Lass Dir das Gerstenkorn von einem Augenarzt entfernen!
Igu okulkuraciston forigi vian hordeolon.
Zahnstein kann nur professionell entfernt werden. Eine Munddusche leistet das nicht.
La forigo de tartro eblas nur en profesia maniero. Buŝoduŝo ne plenumas tion.
Das Haus befindet sich nur einige Meter von der Straße entfernt.
La domo situas nur kelkajn metrojn for de la strato.
Mein Haus liegt nur fünf Minuten zu Fuß vom Bahnhof entfernt.
Mia domo situas je nur kvinminuta piediro de la stacidomo.
Mein Haus liegt ziemlich weit vom Bahnhof entfernt.
Mia domo situas relative for de la stacidomo.
Von einem Durchbruch in der Alzheimerforschung sind wir noch meilenweit entfernt.
Por vidi trarompon en la esplorado pri la Alchejmer-malsano ni ankoraŭ longe paciencu.
Weit davon entfernt sich zu legen, wurde der Sturm noch weitaus heftiger.
Anstataŭ ĉesi la ŝtormo pli kaj pli intensiĝis.
Longe for de paciĝemo la ŝtormo iĝis ankoraŭ multe pli violenta.
Er lebt weit entfernt von meinem Haus.
Li loĝas longe for de mia domo.
So erschien wieder Hoffnung. Man entfernte den Schutt und die beschädigten Mauern.
Do reaperis espero. Oni formetis la rubon kaj forigis la difektitajn murojn.
Er stand von ihr entfernt.
Li staris malproksime de ŝi.
Meine Stadt liegt einige Kilometer von der Küste entfernt.
Mia urbo situas je kelkaj kilometroj de la marbordo.
Wolf 359 ist ungefähr 7,78 Lichtjahre von unserer Sonne entfernt.
Wolf 359 estas ĉirkaŭ 7,78 lumjaroj for de nia suno.
Der Barnard-Stern ist etwa 5,96 Lichtjahre von unserer Sonne entfernt.
La Stelo de Barnard estas ĉirkaŭ 5,96 lumjarojn for de nia suno.
Alpha Centauri ist ungefähr 4,37 Lichtjahre von unserer Sonne entfernt.
Alpha Centauri estas ĉirkaŭ 4,37 lumjarojn for de nia suno.
Es liegt ungefähr 20 Meilen Luftlinie von hier entfernt.
Birdoperspektive ĝi foras proksimume dudek mejlojn de ĉi tie.
Wir sind vierzig Kilometer von der Hauptstadt entfernt.
Ni estas kvardek kilometrojn for de la ĉefurbo.
Ich werde den Blinddarm entfernen.
Mi forigos la apendicon.
Sein Haus ist von seiner Schule nur einen Katzensprung entfernt.
Lia domo situas je ŝtonĵeta distanco de lia lernejo.
De la lernejo eblas atingi lian domon per ŝtonoĵeto.
Lia domo situas nur tri paŝojn for de lia loĝejo.
Der Park befindet sich zwei Meilen von hier entfernt.
La parko situas du mejlojn for de ĉi tie.
Wie viele Kilometer ist ihre Stadt von unserer entfernt?
Kiom da kilometroj via urbo distancas de la nia?
Durch ein Abschrecken der Eier erreichen Sie, dass sich danach die Schalen leichter entfernen lassen.
Per subita malvarmigo de la ovoj vi atingas, ke poste la forigo de la ŝeloj estas pli facila.
Er war nur einen Katzensprung von der Treppe entfernt.
Li estis tri paŝojn de la ŝtuparo.
Ich werde mich jetzt entfernen.
Mi estas forironta.
Ich befehle dir, dich augenblicklich zu entfernen!
Mi ordonas al vi, ke vi tuj foriru.
Über eine Sache freue ich mich besonders: Man kann sich bei Tatoeba zwar total zerstreiten, aber nie totschlagen. Wir sind schlicht zu weit voneinander entfernt.
Pri unu afero mi ĝojas speciale: En Tatoeba oni povas ĝisfrakase debati kaj rebati, sed neniam mortbati. Estas simple tro granda distanco inter ni.
Sind die Niagara-Fälle weit von deiner Stadt entfernt?
Ĉu la niagara akvofalaro estas malproksima de via urbo?
Wie war es möglich, dass ein Mann in einem friedlichen, reichen Land wie Norwegen siebenundsiebzig Menschen tötete? Er hatte sich von seinen Mitmenschen so weit entfernt, dass sie ihm unmenschlich erschienen.
Kiel eblis, ke viro en la paca, riĉa lando Norvegio mortigis sepdek sep homojn? Antaŭe li malproksimigis sin tiom for de siaj kunhomoj, ke al li ili ŝajnis nehomaj.
Über entfernte Verwandte lässt sich prächtig lästern.
Pri foraj parencoj eblas klaĉo laŭ plaĉo.
Es ist wahr, dass es für die Schüler einfacher wäre, wenn es nur eine Variante der spanischen Sprache gäbe, aber das ist ziemlich weit von der Realität entfernt.
Estas vero, ke por la lernantoj estus pli facile, se ekzistus nur unu variaĵo de la hispana, sed tio sufiĉe distancas de la realo.
Er schlug vor, die Fahrräder zu entfernen.
Li proponis forigi la biciklojn.
Das Poster wurde sofort von der Wand entfernt.
Ni tuj forigis la afiŝon for de la muro.
Die Sonne ist sehr weit von der Erde entfernt.
La suno tre malproksimas de Tero.
La suno estas tre malproksima de la tero.
Ich kann die Hand nicht auf die Bücher legen, so schwör ich droben bei den ew’gen Sternen, dass ich mich nimmer will vom Recht entfernen.
Nun mankas sanktaj libroj sub la mano, do je eternaj steloj ĵuras mi, ke mi neniam distanciĝos de la leĝo.
Es gelingt mir nicht, den Schmutz von diesem Waschbecken zu entfernen.
Mi ne sukcesas forigi la malpuraĵon de tiu ĉi lavabo.
Die Hölle meint nicht einen bestimmten Ort, sondern die Situation dessen, der sich frei und endgültig von Gott entfernt hat.
La infero signifas ne lokon difinitan, sed la situacion de homo, kiu laŭ libera kaj finofara decido, malproksimiĝis de Dio.
Beachten Sie bitte, dass hier unvollständige Sätze entfernt werden. Es empfiehlt sich, die bestehenden Varianten zu erweitern.
Bonvole atentu, ke ĉi tie oni forigas frazojn, kiuj ne estas kompletaj. Rekomendindas plilarĝigi la ekzistantajn variaĵojn.
Der Anstrich ist entfernt.
La farbo estas forigita.
Da du nun bei mir bist, schließe ich meine Augen. Meine Stirn brennt wie im Fieber. Bist du jedoch entfernt, fühle ich mich von Frost und Eis umgeben .
Dum vi nun ĉeestas, mi fermas miajn okulojn. Mia frunto brulas kvazaŭ pro febro. Sed se vi estas for, mi sentas, ke min ĉirkaŭas frosto kaj glacio.
Die Stadt liegt zwei Meilen von der Küste entfernt.
La urbo situas du mejlojn for de la marbordo.
Seine Arbeit war akzeptabel, aber weit davon entfernt, exzellent zu sein.
Lia laboro estis akceptebla, sed for de bonega.
Sie wohnt nur einen Steinwurf von der Schule entfernt.
Ŝi loĝas je nur ĵetodistanco de la lernejo.
Wie weit, glaubst du, ist das Schiff entfernt?
Kiom distance laŭ vi la ŝipo estas?
Der Zug entfernte sich vom Bahnhof und war bald nicht mehr zu sehen.
La trajno forlasis la stacion kaj baldaŭ ne plu videblis.
Es gelingt ihr nie, jemanden aus ihrem Gedächtnis zu entfernen.
Ŝi neniam povas eligi iun el sia kapo.
Unser Schäfer sah dies nicht. Er war dreißig Kilometer entfernt.
Nia ŝafisto ne vidis tion. Li estis tridek kilometrojn for.
Es ist weit davon entfernt, den ersten Preis zu kriegen.
Li tute ne gajnos la ĉefpremion.
In der Sahara entsteht, zwei Flugstunden von Europa entfernt, ein neuer Kriegsschauplatz.
En Saharo, du horojn da flugodaŭro for de Eŭropo, ekestas nova batalkampo.
Es ist ungefähr 133 Kilometer von London entfernt.
Ĝi estas je proksimume cent tridek tri kilometroj for de Londono.
Tio situas proksimume cent tridek tri kilometrojn for de Londono.
Das ist von mir zu Hause etwa vier Blocks entfernt.
Tio situas proksimume je kvar domblokoj de mia hejmo.
Er ließ dem Gastwirt keine Ruhe, bis dieser erzählte, dass nicht weit entfernt ein verwunschenes Schloss liege, wo er das Fürchten lernen könne.
Li ne lasis la gastejmastron trankvila, ĝis ĉi tiu rakontis, ke ne malproksime estas malbenita kastelo, kie li povas lerni timi.
Der Bahnhof ist zwei Kilometer entfernt.
La stacidomo estas en distanco de du kilometroj.
Ist es sehr weit von hier entfernt?
Ĉu ĝi estas tre malproksime de ĉi tie?
Als er hundert Meter entfernt war, stoppte er seinen Lauf und schaute gespannt auf die zerstörte Tür.
Kiam li estis cent metrojn for, li ĉesis kuri, kaj rigardis atente al la detruita pordo.
Der Junge suchte, doch sein Ball war weit von ihm entfernt.
La knabo serĉis, sed lia pilko estis for de li.
Die edle und reine Freundschaft kann sich auch abwesend recht viel sein, und zu fühlen, dass auch entfernt an einen gedacht wird, erweitert und verdoppelt das eigene Dasein.
Amikeco nobla kaj pura povas taksi sin valora malgraŭ distanco, kaj la sento, ke ankaŭ en malproksimo iu pensas pri oni, plivastigas kaj duobligas la propran estadon.
Sie lebt weit von dort entfernt.
Ŝi loĝas malproksime de tie.
Sie sprach laut, um eine Entschlossenheit zu zeigen, von der sie weit entfernt war.
Ŝi parolis laŭte, por montri decidofirmecon, de kiu ŝin fakte dividis granda distanco.
Synonyme
- aufreiben:
- frotvundi
- auslöschen:
- neniigi
- ausschalten:
- malŝalti
- eliminieren:
- elimini
- herausreißen:
- elŝiri
- liquidieren:
- likvidi
- reiben:
- froti
- reinigen:
- purigi
- verfrachten:
- sendi
- vernichten:
- neniigi
- verschwinden:
- malaperi
Esperanto Beispielsätze
La sopiroj de la homo estas lumaj sagoj. Ili povas esplori sonĝojn, viziti la landon de la animo, kuraci malsanon, forigi timon kaj krei sunojn.
Mi ne sukcesas forigi tiun melodion el mia kapo.
Se oni pardonis maljustaĵon, oni devas forigi ĝin el la memoro.
La polico admonis min forigi la aŭton.
Homoj ne povas forigi la morton. Sed ili certe estas en la situacio por forigi la reciprokan mortigon.
Mi petas vin tuj forigi ĉiujn malamajn komentojn.
Mi proponas forigi la citilojn.
La statuo jam ĉeestas en la ŝtono. La skulptisto bezonas nur forigi per ĉizilo la partojn nenecesajn.
Mi rekomendas forigi ĉi tiun frazon post du semajnoj, dum neniu kontraŭos.
Kiel eblas forigi murmalsekecon?
Ĉu vi eble povus forigi el la ŝranko kelkajn el viaj aĵoj, per kio mi havus ankoraŭ lokon por miaj?
Ni ne povas forigi viajn donitaĵojn el nia datumbazo, ĉar vi ankoraŭ havas ŝuldon al nia asocio.
Bonvolu forigi vian tutan fatrason el ĉi tiu ĉambro!
Ĝuigas min fari ion kaj poste forigi el mia listo, kion mi devis ankoraŭ plenumi, antaŭ ol perei.
Mi devis forigi mian tatuaĵon.
Ne gravas, kiu regas, dum oni povas forigi la registaron sen sangoverŝado.
Tomo volis nur forigi min.
Tomo estus povinta forigi parton de miaj duboj.
Tomo povintus forigi parton de miaj duboj.
Sur la skribotablo estas ankoraŭ bruna kolorkrajono, kiun li forgesis forigi.
Untergeordnete Begriffe
- abnehmen:
- aĉeti
- amputi
- demeti
- depreni
- finkontroli
- forpreni
- ĵurigi
- kredi
- levi
- maldikiĝi
- malgrandiĝi
- malkreski
- malpliiĝi
- malplipeziĝi
- perdi korpopezon
- preni
- rabi
- transpreni
- Ort:
- loko
- verlassen:
- lasi
- wegfahren:
- eliri
- wegwischen:
- forviŝi