Was heißt »Feld« auf Esperanto?
Das Substantiv Feld lässt sich wie folgt von Deutsch auf Esperanto übersetzen:
- kampo
Deutsch/Esperanto Beispielübersetzungen
Und der Hagel erschlug in ganz Ägyptenland alles, was auf dem Felde war; Menschen und Vieh, und erschlug alles Gewächs auf dem Felde, und zerbrach alle Bäume auf dem Felde.
Kaj la hajlo batdifektis en la tuta lando Egipta ĉion, kio estis sur la kampo; homojn kaj brutojn kaj ĉiun herbon de la kampo batdifektis la hajlo, kaj ĉiujn arbojn de la kampo ĝi rompis.
Ich wandere gern in den Feldern herum.
Mi ŝatas ĉirkaŭvagi en la kampoj.
Ich bin auf dem Feld hin und her gelaufen.
Mi kuris tien kaj reen sur la kampo.
Ich bestieg den Rücken eines Pferdes und ritt auf Feldern und Hügeln umher.
Mi surĉevaliĝis kaj rajdis sur kampoj kaj montetoj.
Das Feld war mit Unkraut bedeckt.
La kampo estis kovrita de herbaĉo.
La kampo estis kovrita de trudherboj.
Viele Insekten zirpen auf dem Feld.
Multaj insektoj ĉirpas sur la kampo.
Auf eigenem Feld ist jeder ein Held.
En propra angulo ĉiu estas fortulo.
Eine warme, sanfte Brise weht über die flachen, endlosen Felder.
Varma kvieta venteto blovas trans la ebenaj senfinaj kampoj.
Milda varma venteto blovas super la plataj senfinaj kampoj.
Brizo varma kaj milda blovas trans la kampojn platajn kaj senfinajn.
Milde varma brizo trablovas la kampojn senfine ebenajn.
Früher lag hier ein grünes Feld; inzwischen ist es einem Supermarkt gewichen.
Antaŭe estis verda kampo ĉi tie; intertempe ĝi malaperis por vendejego.
Auf dem Feld arbeiten Bauern.
Sur la kampo laboras kamparanoj.
Die Felder waren völlig zugeschneit.
La kampoj estis entute kovritaj de neĝo.
Das Haus war von Feldern umgeben.
La domo estis ĉirkaŭita de kampoj.
Die Bebauung, die durch rechtwinklig angelegte Straßen unterteilt wird, erinnert an die Felder eines Schachbretts.
La konstruaĵaro, kiun dispartigas rektangule aranĝitaj stratoj, memorigas pri la kvadratoj de ŝaktabulo.
Lassen Sie uns jetzt zu den Feldern gehen, um den Zustand des Weizens und des Roggens zu sehen.
Ni iru al la kampoj por vidi kiel statas la tritiko kaj la sekalo!
Das ist ein weites Feld.
Tio estas tre vasta temo.
Dort wogt im Sommer das Korn auf endlosen Feldern.
Tie somere la greno ondadas sur senfinaj kampoj.
Die Bauern pflanzen die Birnen- und die Apfelbäume auf das Feld.
La kamparanoj plantas la pirarbojn kaj la pomarbojn en la kampon.
Wer versucht eine Blume zu besitzen, wird ihre Schönheit welken sehen. Doch wer sie nur auf dem Feld betrachtet, wird stets mit ihr zusammen sein. Du wirst nie mein sein und so werde ich dich für immer haben.
Kiu provas posedi floron, vidos velki ĝian belecon. Sed kiu nur rigardas floron sur kampo, restos ĉiam kun ĝi. Vi neniam estos mia kaj tiel mi havos vin por ĉiam.
Tragen Sie Ihre Antwort bitte in das blau unterlegte Feld ein.
Enigu vian respondon en la ĉi-suban bluan kampon.
Sie sonnt sich auf einem Feld.
Ŝi sunumas en kampo.
Das Feld war unbearbeitet.
La kamparo estis neŝanĝita.
Die Felder ergaben eine gute Ernte.
La kampoj donis bonan rikolton.
Während der Heilbehandlung benutzt man einen helmförmigen Apparat, der mit Hilfe eines magnetischen Feldes im Gehirn schwache elektrische Ströme auslöst, welche das Nervensystem anregen.
Dum la saniga traktado oni uzas kaskoforman aparaton, kiu per magneta kampo kaŭzas en la cerbo malfortajn elektrajn kurentojn, kiuj stimulas la nervan sistemon.
Der Kampf soll sich auf dem Feld des Feindes abspielen, nicht auf dem unsrigen!
La batalo okazu sur la kampo de la malamiko, ne sur la nia!
Schließlich erreichten wir den Waldrand und bald ein weites sonnenüberflutetes Feld.
Fine ni atingis la arbarorandon kaj baldaŭ vastan suninunditan kampon.
Die Schlacht hinterließ das Feld leichenübersät.
La batalo postlasis la kampon kadavroplena.
Die Schlacht ließ ein leichenübersätes Feld zurück.
La batalo postlasis kadavroplenan kampon.
Im Schatten des Waldes zeigte das Thermometer nur vierundzwanzig Grad Celsius an, doch auf dem Feld, wo uns nichts vor der Sonne abschirmte, herrschte eine unerträgliche Hitze.
En la ombro de la arbaro la termometro indikis nur dudek kvar celsiajn gradojn, sed sur la kampo, kie nenio nin ŝirmis kontraŭ la suno, regis neeltenebla varmego.
Tom pflügt sein Feld.
Tomo plugas sian kampon.
Daran müssen sich alle, die auf dem Feld der internationalen Sprache arbeiten, gut erinnern, und wenn sie sich daran nicht erinnern werden, dann wird ihnen das Leben selbst die notwendige Lektion erteilen.
Tion devas bone memori ĉiuj, kiuj laboras sur la kampo de lingvo internacia, kaj se ili tion ne memoros, la vivo mem donos al ili la necesan instruon.
Jungen lärmen auf den Feldern, um Vögel zu verjagen.
Knaboj bruadis sur la kampoj por fortimigi birdojn.
Wer täglich sieht nach seinem Feld, der findet täglich ein Stück Geld.
Rigardu vian kampon en ĉiu tago; ĉiam monero estos la pago.
Es war einmal ein Mann und seine Frau. Sie hatten kein Haus. Sie wohnten auf einem Feld und schliefen unter einem Baum.
Ĉu estis, ĉu ne estis; eble estis iam viro kaj lia ino. Ili ne havis domon. Ili loĝis sur kampo kaj dormis sub arbo.
Herr Wood betrat das Feld.
Sinjoro Wood eniris en la kampon.
Ein schmaler Weg führt durch dieses Feld zu unserem Hause.
Mallarĝa vojo kondukas tra tiu kampo al nia domo.
Durch der Felder fruchtbare Weite eilt in ungeduld'ger Hast ein Zug, und in diesem sitze ich.
Tra fekunda, kampa vasto kun senpacienca hasto trajno rapidas, kaj mi en ĝi sidas.
Gestern sah ich auf deinem Feld ein Schwein und vertrieb es von dort.
Hieraŭ mi vidis porkon sur via kampo kaj forigis ĝin de tie.
Hieraŭ mi vidis porkon sur via kampo kaj forpelis ĝin de tie.
Hieraŭ, vidinte porkon sur via kampo, mi pelis ĝin for de tie.
Wir können mit dem Flugzeug nicht auf dem Feld landen.
Ni ne povas surterigi la aviadilon sur la kampo.
Blendender Schnee bedeckt die Felder.
Blindiga neĝo kovras la kampojn.
Das Feld ist über 300 Hektar groß.
La kampo mezuras pli ol 300 akreojn.
Nach einer Weile fiel ihm ein, dass er schneller reiten könne. Er schnalzte mit der Zunge und schrie: „Hop, hop!“ Das Pferd begann zu galoppieren und warf nach einigen Sprüngen seinen Reiter in einen Graben, der das Feld vom Weg trennte.
Post momento li ekpensis, ke li povas rajdi pli rapide. Li ekklakis per la lango kaj kriis: "hop hop!" La ĉevalo ektrotis rapide kaj post kelkaj saltoj deĵetis sian rajdanton en foson, kiu apartigis la kampon de la vojo.
Jeder Mensch hat einmal einen Zeitraum durchlebt, in dem seine Gedanken verträumt auf den weiten Feldern der Mysterien umherirrten.
Ĉiu homo iam travivis periodon, en kiu liaj pensoj reveme vagadis sur la vastaj kampoj de la misteroj.
Morgens hüllte ein dichter Nebel die Felder ein.
Matene densa nebulo vualis la kampojn.
Sie erstiegen die höchste Stelle des Hügels, von wo aus ein Feld, ein Fluss und in der Ferne ein kleines Wäldchen zu sehen waren.
Ili iris supren al la plej alta loko de la monteto, de kie videblis kampo, rivero kaj malgranda arbareto en la malproksimo.
Die um das Schlosshotel herum gelegene weitläufige Parkanlage verwebt sich an ihren Rändern mit den Wiesen und Feldern des Umlands zu einem Paradies der Erholung fernab des hektischen und lauten Lebens in der Stadt.
Situanta ĉirkaŭ la kastela hotelo, la vasta parkaĵo kunteksas sian periferion kun la herbejoj kaj kampoj de la ĉirkaŭa regiono je ripoziga paradizo for de la hektika kaj laŭta vivo enurba.
Es gibt in dieser Stadt keine Felder, und dennoch fehlt es den Römern nie an Nahrung.
Mankas kampoj en tiu urbo, kaj tamen al la romanoj neniam mankas manĝaĵoj.
Damals wurden die Felder noch mit Pferden und Maultieren gepflügt.
Tiutempe la kampoj estis plugataj helpe de ĉevaloj kaj muloj.
Tom beschuldigte Maria vor Gericht, seine Felder mit einem bösen Zauber belegt zu haben, so dass diese keine gute Ernte brachten. Da sie dies beharrlich leugnete, ordnete der Richter an, sie einer peinlichen Befragung zu unterziehen.
Tom antaŭ la tribunalo akuzis Marian esti malice sorĉinta liajn kampojn tiel, ke ili ne produktas bonan rikolton. Ĉar ŝi persiste neis tion, la juĝisto ordonis subigi ŝin al turmenta pridemandado.
Inmitten von Feldern verbirgt sich in einem Buchenwäldchen die einsame Hütte eines weisen Propheten.
Meze de kampoj sin kaŝas en fagareto la soleca kabano de saĝa profeto.
Rings um das Dorf dehnt sich der Felder Schar bis an den Horizont.
Ĉirkaŭ la vilaĝo la kamparo sin etendas ĝishorizonte.
Auf den Feldern rings um das Dorf arbeiten viele fleißige Menschen.
Ĉirkaŭ la vilaĝo sur la kampoj laboras multaj diligentaj homoj.
Inmitten von Feldern und Gärten werde ich ein bescheidenes kleines Haus bauen.
Meze de kampoj kaj ĝardenoj mi konstruos modestan malgrandan domon.
Um die Ecke war ein Feld voller goldener Weizenhalme.
Ĉirkaŭ la angulo estis kampo plena de oraj tigoj de tritiko.
In den Ebenen gab es große gepflügte Felder. Am Abend dampften die Furchen, und die ermüdeten Pferde verlangsamten ihren Gang.
Estis grandaj plugitaj kampoj en la ebenaĵoj. La sulkoj fumis en la vespero; kaj la laciĝintaj ĉevaloj malrapidigis sian paŝadon.
Er sucht den Wind auf dem Feld.
Li serĉas la venton sur la kampo.
Auf einem Feld, auf einer Wiese oder im Wald nahm er seinen Tisch vom Rücken, stellte ihn auf und sagte: "Decke dich!", und sogleich hatte er alles, was er brauchte.
Sur kampo aŭ herbejo aŭ en arbaro li de la dorso demetis la tablon, starigis ĝin, diris: “Kovru vin!”, kaj tuj li havis ĉion, kion li bezonis.
Tom pflügt heute die Felder.
Tomo hodiaŭ plugas la kampojn.
Auf dem Feld gibt es einen Kornkreis.
Estas agroglifo sur la kampo.
„Du kannst leider nicht rochieren, Tom, weil das Feld f1 von meinem Läufer beherrscht wird.“ – „Könntest du den da nicht wegziehen?“
"Vi bedaŭrinde ne rajtas aroki, Tomo, ĉar kampo f1 estas regata de mia kuriero." – "Ĉu vi ne povus retiri ĝin de tie?"
Ein großer Baum auf dem Feld wurde vom Blitz getroffen.
Granda arbo sur la kampo trafitis de fulmo.
Zur gleichen Zeit durchkämmt erfahrenes Suchpersonal nahe gelegene Felder.
En la sama tempo spertaj serĉantoj trakombas proksime situantajn kampojn.
Die Leibeigenen bauen Roggen und Weizen an und bringen ein Zehntel der Ernte in das königliche Kornhaus. So zahlen sie für den Schutz durch den König und die Nutzung der Felder.
La servutuloj kreskigas sekalon kaj tritikon kaj portas dekonon de la rikoltaĵo en la reĝan grenodomon. Tiel ili pagas la protekton fare de la reĝo kaj la uzon de la kampoj.
Rings um das Dorf erstrecken sich endlose Felder.
Ĉirkaŭ la vilaĝo sin etendas kampoj senfinaj.
Auf den Feldern rings um das Landhaus meiner Großeltern wiegt der Wind schwere Roggenähren.
Sur la kampoj ĉirkaŭ la kampara domo de miaj geavoj vento lulas pezajn spikojn de sekalo.
Sieh, wie das Flugzeug dem Feld entgegengleitet!
Vidu, kiel la aviadilo glisas cele al la dromo!
Endlich erreicht ich eine Ebene, wo auf scheinbar endlosen Feldern schwer an den Ähren tragende Kornhalme wogten.
Finfine mi atingis ebenon, kie sur ŝajne senlimaj kampoj ondadis grenotigoj portantaj pezajn spikojn.
Auf den Feldern rund um das Dorf wachsen Gerste und Weizen.
Sur la kampoj ĉirkaŭ la vilaĝo kreskas hordeo kaj tritiko.
Dort strahlen die Bäume in purpurner Pracht, die Felder kopieren das Blau des Himmels, die Äste der Kiefern sind wie silberne Girlanden, das Heidekraut hat goldene Blüten.
Tie la arboj brilas kun purpura pompo, la kampoj kopias la bluon ĉielan, la branĉoj de la pinoj estas kiel arĝentaj girlandoj, la eriko havas orajn florojn.
Die Ufer zu beiden Seiten des Flusses waren sehr reizvoll. Es gab dort schöne Blumen, alte Bäume, schräg abfallende Felder, auf denen Kühe und Schafe weideten, doch kein Mensch war zu sehen.
La bordoj ambaŭflanke de la rivero estis tre ĉarmaj. Tie estis belegaj floroj, maljunaj arboj, deklivaj kampoj, kie paŝtiĝis bovinoj kaj ŝafoj, sed neniu homo estis videbla.
Es gibt hier starke elektromagnetische Felder.
Ĉi tie ekzistas fortaj elektromagnetaj kampoj.
Wer nicht auf das Feld geht im Tau, wird im Regen betteln.
Kiu ne iras al kampo sub la roso, almozpetos sub pluvo.
Ich bestellte das Feld.
Mi plugis la kampon.
Auf dem Feld, weg von der Welt, noch vor der Sommernacht, singt eine Freundin in der Runde ein Lied über die Hoffnung.
"Sur la kampo, for de l' mondo, antaŭ nokto de somero, amikino en la rondo kantas kanton pri l' espero."
Rings um das Dorf lagen auf den abgemähten Feldern große Strohballen.
Ĉirkaŭ la vilaĝo sur la prifalĉitaj kampoj kuŝis grandaj pajlopakoj.
Eine Ziege grast auf dem Feld.
Kapro paŝtas en la kampo.
Roter Mohn und Löwenzahn wachsen zufällig auf dem Feld.
Ruĝaj papavoj kaj leontodoj kreskas hazarde en la kampo.
Wir stellten unser Zelt auf dem Feld auf.
Ni starigis nian tendon sur kampo.
Wir hoffen, dass wir mit dem Bepflanzen des Feldes fertig werden, bevor die Sonne untergeht.
Ni esperas, ke ni finos priplanti la kampon antaŭ ol la suno subiros.
Juno wird zum ersten Mal direkt die geladenen Partikel und magnetischen Felder in der Umgebung der Jupiterpole messen.
Juno ja la unua fojo rekte mezuros la ŝargitajn partiklojn kaj magnetajn kampojn en la ĉirkaŭaĵo de la Jupiteraj polusoj.
Ich stelle mir das große Gehege der Wissenschaft als ein weites Feld mit dunklen und hellen Stellen vor.
Mi imagas la grandan areon de scienco kiel ampleksan kampon kun malhelaj kaj helaj makuloj.
Der Inselbewohner war damit beschäftigt, sein Feld zu pflügen.
La loĝanto de la insulo estis okupata per plugado de sia kampo.
Schämt euch, ihr garstigen Mädchen! Was lauft ihr dem jungen Bursch durchs Feld nach? Schickt sich das?
Hontu, knabinaĉoj! Kial vi kuras post tiu junulo tra la kampo? Ĉu tio estas deca?
Jetzt ist das Feld mit Schnee bedeckt.
Nun la kampo estas kovrita de neĝo.
Es war ein trockener Sommer. Viele Landwirte mussten ihre Felder beregnen lassen.
La somero estis seka. Multaj terkultivistoj devis pripluvigi siajn kampojn.
Wenn der Frühling kommt, werden die Felder gepflügt und Samen gesetzt.
Kiam venas la printempo, la kampoj estas plugataj kaj prisemataj.
Spinnen können elektrische Felder wahrnehmen.
Araneoj povas sensi elektrajn kampojn.
Wir gehen aufs Feld.
Ni iras al la kampo.
Ich kann das Feld erst ernten, wenn meine Saat aufgegangen ist.
Mi nur povas rikolti la kampon, kiam mia semaĵo estos elkreskinta.
Tom ist auf dem Feld der Ehre gefallen.
Tomo batalmortis sur la kampo de honoro.
Tom ist auf dem Feld der Ehre geblieben.
Tomo mortis sur la kampo de honoro.
Wer vergisst, wie man die Erde beackert und das Feld bestellt, vergisst sich selbst.
Kiu forgesas, kiel plugi la teron kaj kultivi la kampon, forgesas sin mem.
Versuchen Sie immer, Ihre Figuren auf die Felder zu stellen, wo sie am effektivsten sein können.
Ĉiam provu meti viajn pecojn sur la kvadratojn, kie ili povas esti plej efikaj.
Preise das reife Feld, nicht das grüne Getreide.
Laŭdu la maturan kampon, ne la verdan grenon.
Ein Schachbrett hat 64 Felder.
Ŝaktabulo havas sesdek kvar ĉelojn.
Ŝaktabulo havas sesdek kvar fakojn.
Dame kann auf einem Brett mit 64 (8 × 8) oder 100 (10 × 10) abwechselnd hellen und dunklen Feldern gespielt werden.
Damludo povas esti ludata sur tabulo kun 64 (8X8) aŭ 100 (10X10) kvadratoj, alterne helaj kaj malhelaj.
Dame spielt man nur auf den schwarzen Feldern.
Damojn oni ludas nur sur la nigraj kvadratoj.
Und überhaupt wird jeder, der, bei gleicher Deutlichkeit, geschwinder als sein Gegner spricht, einen Vorteil über ihn haben, weil er gleichsam mehr Truppen als er ins Feld führt.
Kaj ĝenerale, ĉiu, kiu parolas pli rapide ol sia kontraŭulo, kun la sama klareco, havos avantaĝon super li, ĉar li kondukas pli da trupoj en la militkampon ol li.
Synonyme
Antonyme
Esperanto Beispielsätze
Ĝis la mezo de deksesa jarcento la hungara lingvo definitive venkis la latinan en Hungario, almenaŭ sur la kampo de la literaturo.
Farinte la laboratoriajn testojn, ni elprovos la prototipon sur la kampo de la praktiko.
Do, ĉirkaŭ la Tero ekzistas magneta kampo.
En nia altagrade specialigita socio preskaŭ ĉiu laborulo estas ankaŭ fakulo pri lingvaj aferoj, kvankam sur tre mallarĝa kampo.
En tiu kampo mi ne estas aparte klera.
En multaj eŭropaj landoj ni faris sur tiu kampo spertojn amarajn.
Sur la kampo de la konstruo de militaj ŝipoj la membraj ŝtatoj posedas rekonatan teknikan kompentecon.
La batalkrio: "Libero! Egaleco! Frateco!" promesis al la homaro paradizan estontaĵon, en kiu estos nek malriĉuloj, nek subprematoj, nek malpaco, nek katenoj kaj baroj en iu ajn kampo.
En nia instituto estas pluraj esplorprojektoj pri temoj el tiu kampo.
Unu- aŭ dufamiliaj domoj kaj publikaj konstruaĵoj ankoraŭ estas la ĉefa kampo de la laboro de la arkitektoj. Alialoke regas spekulo.
Streta pado kondukas tra sekala kampo al nia domo.
En tiu ĉi kampo Germanio okupas la unuan lokon.
Sed la tera magneta kampo tre malfortas.
La studo de la deveno de la vortoj apartenas al speciala kampo de la lingvo-scienco, nome al etimologio.
Kiu kampo estas pli postulema; la proza aŭ la poezia?
Kio laŭ vi estas la plej gravaj taskoj en la kampo de la mediprotekto?
Tiu ĉi demando situas ekster la kampo de niaj esploroj.
Ne ekzistas absolutaj veroj, krom eble en la abstrakta kampo de la matematiko. Veroj ĉiam rilatas al tempoj, lokoj, fortoj, cirkonstancoj kaj tiel plu.
Nature via koramiko havas pli da konoj en tiu kampo. Sed tio ne nervozigu vin. Transformu tion en avantaĝon! Lernu de liaj konoj!
Kian grandan signifon tio havas, tion povas kompreni nur tiuj, kiuj konas la tutan laboron, jam faritan en tiu kampo.
Übergeordnete Begriffe
Untergeordnete Begriffe
- Gräberfeld:
- tombokampo
- Kornfeld:
- grenkampo