Was heißt »ent­lang« auf Esperanto?

Das Adverb ent­lang lässt sich wie folgt von Deutsch auf Esperanto übersetzen:

  • laŭ
  • laŭlonge de

Deutsch/Esperanto Beispielübersetzungen

Wir gingen einen schmalen Pfad entlang.

Ni iris laŭ mallarĝa pado.

Wir gingen den Fluss entlang.

Ni marŝis laŭlonge de la rivero.

Ni laŭiris la riveron.

Ni promenis laŭ la rivero.

Ich bin am Fluss entlang gelaufen.

Mi kuris laŭ la rivero.

Es war das erste Mal, dass ich entlang des Mogami-Flusses ging.

Estis la unua fojo, ke mi iris laŭlonge de la rivero Mogami.

Wir spazierten entlang der Themseufer.

Ni promenis borde de Tamizo.

Fröhlich vor sich hin pfeifend, lief er die Straße entlang.

Gaje fajfante por si mem li iris laŭ la strato.

Hier entlang.

Ĉi tien.

Er ging die Straße entlang.

Li iris laŭ la strato.

Wir gingen den Strand entlang.

Ni iris laŭlonge de la strando.

Der zornige Schimpanse ging den Bürgersteig entlang und riss allen das Gesicht ab.

La kolera ĉimpanzo laŭiris la trotuaron kaj de ĉiuj deŝiris la vizaĝon.

La ĉimpanzo iris laŭ la trotuaro kaj deŝiris ĉies vizaĝon.

Wir machten einen Spaziergang den Fluss entlang.

Ni promenis laŭlonge de la rivero.

Es war das erste Mal, dass ich entlang des Mogami-Flusses spazieren ging.

Estis la unua fojo, ke mi promenis laŭlonge de la rivero Mogami.

Er torkelte im Zickzack die Straße entlang.

Li ŝanceliĝis zigzage laŭ la strato.

Ich schlenderte entlang der Straßen, um die Zeit totzuschlagen.

Mi promenis laŭlonge de la stratoj por pasigi tempon.

Sie gingen Arm in Arm die Straße entlang.

Brakenbrake ili promenis laŭlonge de la strato.

Kun brako en brako ili laŭiris la straton.

Ili brakoplekte promenis tra la strato.

Der Fuchs kam den Weg entlang.

La vulpo venis laŭ la pado.

Bitte dort entlang.

Bonvolu laŭ ĉi tiu vojo.

Schon zum hundertsten Mal schaute er den Weg entlang, doch auch dieses Mal kam niemand.

Jam la centan fojon li rigardis laŭ la vojo, sed ankaŭ ĉi fojon venis neniu.

Ich besuchte fast alle Moscheen, die entlang der afrikanischen Mittelmeerküste zu finden sind.

Mi vizitis preskaŭ ĉiujn moskeojn, kiuj troveblas laŭlonge de la afrika bordo de Mediteraneo.

Maria mag es, am Meeresufer entlang zu gehen.

Maria ŝatas laŭiri la marbordon.

Der Hund ging die Straße entlang.

La hundo iris laŭlonge de la strato.

La hundo iris laŭ la strato.

La hundo laŭiris la straton.

La hundo iris laŭ la longo de la strato.

Ein kleiner Fluss fließt entlang meines Hauses.

Eta rivero preterfluas mian domon.

Es gibt Läden entlang der Straße.

Estas butikoj laŭ la strato.

Die Straße verläuft entlang des Flusses.

La strato laŭas la riveron.

Gehen Sie diese Straße entlang geradeaus und biegen Sie an der dritten Ampel rechts ab.

Iru rekte laŭ tiu ĉi strato kaj turniĝu dekstren ĉe la tria lumo.

Die Große Mauer schlängelt sich entlang der Grate der Bergketten Yanshan und Yinshan, welche sich im Norden Chinas von Osten nach Westen erstrecken.

La Granda Muro serpentas laŭ la eĝoj de la montoĉenoj Yanshan kaj Yinshan, kiuj sin etendas tra la nordo de Ĉinio de la oriento ĝis la okcidento.

Er folgte seinem Führer entlang des Korridors.

Li sekvis sian gvidanton laŭlonge de la koridoro.

Die Menschen, die entlang den Transitstrecken wohnen, sind verzweifelt.

La homoj, kiuj loĝas laŭlonge de la transitejoj, estas senesperaj.

La loĝantoj en la transitejoj, estas senesperaj.

Unser Schiff verließ Valparaiso und nahm entlang der chilenischen Küste Kurs nach Süden.

Nia ŝipo forlasis Valparaison kaj direktis sin suden laŭ la bordo de Ĉilio.

Sie gingen einen schmalen Weg entlang.

Ili iris laŭ mallarĝa vojo.

Tom fuhr mit dem Fahrrad eine ruhige Straße in einem Wohngebiet entlang.

Tom biciklis laŭ kvieta strato en loĝa kvartalo.

Tom pfiff bei seinem Spaziergang entlang des Flusses eine Melodie.

Dum sia promenado laŭlonge de la rivero Tom fajfis melodion.

Meine Damen und Herren, bitte hier entlang.

Gesinjoroj, bonvolu veni laŭ ĉi tiu vojo.

Die Bäume werden entlang der Straße gepflanzt.

La arboj estas plantitaj laŭlonge de la strato.

Ein schwarzes Pferd läuft langsam am Seeufer entlang.

Nigra ĉevalo kuras malrapide laŭ la bordo de la lago.

Im Sand des Strandes sind Fußspuren zu sehen, die sich wie eine Riesenschlange am Ufer entlang ziehen, doch bald wird das Meereswasser sie vollständig hinwegwaschen.

Sur la stranda sablo videblas piedospuroj, kiuj sin etendas kiel serpentego laŭlonge de la bordo, sed baldaŭ la akvo de la maro plene forlavos ilin.

Tom ging allein an der Küste entlang.

Tom iris sola laŭlonge de la marbordo.

Wir gingen eine schmale Straße entlang.

Ni iris laŭ mallarĝa vojo.

Ni laŭiris stretan straton.

Die Straße verläuft den Fluss entlang.

La strato etendiĝas laŭ la rivero.

Bitte dort entlang!

Per tiu direkto, mi petas!

Sie zog sich an und ging den Weg entlang, den sie bereits seit zwei Jahrzehnten kannte.

Ŝi vestis sin kaj iris laŭ la vojo, kiun ŝi konis jam dum du jardekoj.

Wir sind uns die Kirschblüte entlang des Flusses ansehen gegangen.

Ni iris vidi la ĉerizarbojn flori laŭlonge de la rivero.

Lass uns dort entlang gehen!

Ni iru laŭ tiu vojo.

Gehen wir dort entlang!

Ni laŭiru tie!

Er sagt, wir sollen dort entlang gehen.

Li diras, ke ni iru tiun vojon.

Sie gingen langsam den Weg entlang.

Ili marŝis malrapide laŭ la vojo.

Sie gingen die Klagemauer entlang und durchschritten dann den Leidensweg.

Ili iris laŭlonge de la Muro de la Lamentoj kaj poste paŝis tra la Vojo de la Doloroj.

Ich schritt rasch den Fluss entlang, bis ich die gusseiserne Brücke erreichte.

Mi rapide paŝis laŭlonge de la rivero, ĝis mi atingis la gisan ponton.

Der Wind treibt eine dichte Staubwolke den Weg entlang.

La vento pelas densan polvonubon laŭ la vojo.

Tom ging die Straße entlang in Richtung Kirche.

Tomo iris laŭ la strato en la direkto de la preĝejo.

Tom führte die Jungengruppe den Flur entlang.

Tomo kondukis la knabaron tra la koridoro.

Nach dem Platz gehe am Fluss entlang und finde uns an der zweiten Brücke.

Post la placo iru laŭ la rivero kaj trovu nin ĉe la dua ponto!

Ich ging in Richtung Treppenhaus den Flur entlang, als urplötzlich ein Unbekannter auftauchte und mir den Weg versperrte.

Mi laŭiris la koridoron al la ŝtuparejo, kiam subitege aperis nekonata viro kaj baris mian vojon.

„In dieser Stadt gibt es mehrere schöne Parks, und auch entlang des Flusses gibt es einladende Spazierwege.“ – „Also konntest du viel spazieren gehen, nicht wahr?“

"En ĉi tiu urbo estas kelkaj belaj parkoj, kaj ankaŭ laŭlonge de la rivero estas invitantaj promenovojoj." – "Do vi povis multe promeni, ĉu ne?"

Die Angehörigen dieses Stammes haben sich entlang dieses Flusses niedergelassen.

La anoj de tiu tribo ekloĝis laŭlonge de tiu rivero.

Ich gehe hier entlang.

Mi iros laŭ tiu vojo.

Tom stolperte die Straße entlang.

Tomo ŝanceliĝis tra la strato.

Laufe am alten Flussbett zwei Kilometer entlang.

Laŭiru la malnovan riverujon du kilometrojn.

Tom schritt allein den Flur entlang.

Tomo sola trairis la koridoron.

Ich ging am Fluss entlang.

Mi paŝis laŭlonge de la rivero.

Mi paŝis laŭ la rivero.

Ehepaare spazieren oft an diesem Strand entlang.

Geedzoj ofte promenas laŭ tiu strando.

Abends spazierten wir am Kanal entlang.

Vespere ni promenis laŭ la kanalo.

Leos Freunde werden die Küste entlang schwimmen.

La amikoj de Leo naĝos laŭ la marbordo.

Tom wohnt gleich die Straße entlang.

Tomo loĝas iom pli fore en la strato.

Ich laufe am Flussufer entlang.

Mi laŭiras la riveron.

Ich gehe die Straße entlang.

Mi iras laŭ la strato.

An einem Septemberabend ging ich zu Beginn der Dämmerung einen einsamen, stillen Weg entlang.

Je la krepuskiĝo de septembra vespero mi marŝis laŭ vojo soleca kaj kvieta.

Das Glück muss entlang der Straße gefunden werden, nicht am Ende des Wegs.

La feliĉo devas esti trovita laŭ la vojo, ne ĉe la fino de la vojo.

Tom und Maria gingen händchenhaltend die Straße entlang.

Tomo kaj Manjo manenmane iris laŭ la strato.

Wir gehen langsam am Flussufer entlang.

Ni piediras lante laŭ la riverbordo.

Esperanto Beispielsätze

  • Tomaso malsupreniras laŭ la ŝtuparo.

  • Kiu naĝas laŭ la fluo neniam atingas la fonton.

  • La gekolegoj de Anna mem diras, ke laŭ ilia opinio, malgraŭ ĉiuj minacoj kaj atakoj, nenio povas okazi al ŝi.

  • Tiun ulon oni laŭdas en la ĉielon, malĝuste laŭ mi, ĉar estas ankaŭ multe da malbono pri li.

  • La kvalito de libereco en lando estas mezurebla laŭ tio, kiom facile estas diri „ne”.

  • La federacia respubliko Germanio estas laŭ sia areo iomete pli granda, ol estis la reĝlando Prusio kiel parto de la germana imperia regno.

  • Sur Venuso regas efekto, kiun ni nun laŭ ĉiu eblo kreas sur Tero.

  • La konekto de Levi-Civita ebligas al ni kvazaŭ derivi vektoran kampon laŭ alia vektora kampo. Farante tion, ni akiras novan vektoran kampon.

  • Kion ni devas fari hodiaŭ laŭ via listo?

  • Tomo lernas lingvojn, kiujn mi eĉ ne konas laŭ la nomo.

  • Pro la fajroj mortis 29 homoj kaj laŭ takso miliardo da bestoj. Krom tio centoj da domoj detruiĝis.

  • Bildo kaj persono estas du malsamaj aferoj. Estas diable malfacile vivi laŭ bildo.

  • Bona amikeco signifas laŭ mi, ke mi ne ĉiutage devas havi kontakton, sed, kiam okazas io, povas kalkuli je tiu homo.

  • Estas multaj luksaj vendejoj laŭlonge de la avenuo.

  • La evolunivelo de civilizacio estas taksata laŭ ties kosma teknologio.

  • Se ĉio plu tiel evoluos, oni baldaŭ povos, enirante loĝejon, diveni, ĉu tie loĝas riĉulo aŭ malriĉulo, nome laŭ tio, ĉu tiu homo varmigas ĝin aŭ surhavas veston por la ekstero.

  • Ja ne estas nun foje malsama: la plej multaj homoj vivas pli laŭ modo ol laŭ racio.

  • Tiu estas libera, kiu pensas libera, kiu direktas siajn agojn laŭ tio, kion li konsideras bona kaj ĝusta, kaj tiel li renkontas la mondon.

  • Mi laŭdis lin laŭ liaj meritoj.

  • Ni gajnas monon laŭ malnovmoda maniero: ni perlaboras ĝin.

Ent­lang übersetzt in weiteren Sprachen:

Quellen:
  1. [Übersetzungen] Wiktionary-Autoren: entlang. In: Wiktionary – Das freie Wörterbuch, 2023, [online] de.wiktionary.org, CC BY-SA 3.0
  2. [Satzbeispiele] User-generated content: Satz Nr. 364993, 370518, 391516, 445553, 497240, 553442, 563302, 576255, 675974, 778400, 860246, 910630, 934091, 934588, 1004365, 1041829, 1108970, 1220907, 1228316, 1270020, 1366745, 1398983, 1485536, 1541787, 1550967, 1621108, 1657013, 1763967, 1773359, 1870014, 1890158, 1931204, 1936284, 2136744, 2199728, 2209477, 2214142, 2289370, 2343755, 2352196, 2353463, 2355800, 2357767, 2357768, 2369767, 2388940, 2652362, 2695796, 2722260, 2735955, 2754338, 2803140, 2845895, 2895494, 3418734, 3523295, 3742358, 3788795, 4057973, 4294094, 4447827, 4703899, 4848394, 5242698, 6105040, 6296045, 6297490, 6461338, 7193889, 11813430, 12108727, 12083349, 11989698, 11856701, 11815246, 11803859, 11701292, 11676570, 11592807, 11580285, 11504016, 11458752, 11405861, 11312686, 11307347, 11173550, 11173079, 11099344, 11076251 & 11048017. In: tatoeba.org, CC BY 2.0 FR