Was heißt »Po­li­ti­ker« auf Esperanto?

Das Substantiv Po­li­ti­ker lässt sich wie folgt von Deutsch auf Esperanto übersetzen:

  • politikisto

Deutsch/Esperanto Beispielübersetzungen

Politiker werden stets getadelt für skandalöses und unangebrachtes Verhalten.

Politikistoj kutime estas mallaŭdataj pro skandala kaj maldeca kondutoj.

Schockiert durch die Ereignisse des 11. September, verurteilten Politiker in der ganzen Welt die Terroristen für ihre verwerfliche Tat.

Ŝokitaj de la okazaĵoj de la 11a de Septembro la politikistoj en la tuta mondo kondamnis la teroristojn pro ilia abomeninda faro.

Herr White ist ein liberaler Politiker.

S-ro White estas liberala politikisto.

Dieser Politiker verdient Respekt.

Tiu politikisto meritas respekton.

Die Moral der Politiker in unserem Land ist korrumpiert.

La moralo de la politikistoj en nia lando estas koruptita.

Mierscheid war ein deutscher Politiker.

Mierscheid estis germana politikisto.

Die Zeitung berichtete vom Tod des Politikers.

La gazeto raportis pri la morto de la politikisto.

Die politischen Fragen sind viel zu ernst, um sie den Politikern zu überlassen.

Politikaj demandoj estas ege tro gravaj por lasi ilin al la politikistoj.

Dieser Politiker ist ein würdiger Vertreter der Toskana-Fraktion.

Tiu politikisto estas tipa reprezentanto de la kaviar-frakcio.

Dieser Politiker ist keineswegs ehrlich.

Tiu politikisto neniel honestas.

Tiu politikisto neniom honestas.

Politiker sollten die öffentliche Meinung in Betracht ziehen.

Politikistoj devas preni en kalkulon publikan opinion.

Ich schäme mich für die japanischen Politiker.

Mi hontas pro la japanaj politikistoj.

Politiker sollten ihre Versprechen einhalten.

Politikistoj plenumu siajn promesojn.

Meinst du nicht auch, dass unsere Politiker zu alt sind?

Ĉu vi ne ankaŭ opinias, ke niaj politikistoj estas tro maljunaj?

Aus Angst vor den Zeitungen sind Politiker langweilig und am Ende sind sie selbst für die Zeitungen zu langweilig.

Pro timo de la gazetoj politikistoj estas enuaj kaj fine ili eĉ por la gazetoj estas tro enuaj.

Nieder mit korrupten Politikern.

For la korupteblajn politikistojn!

Dieser Politiker ist ein alter Fuchs.

Tiu politikisto estas ruzulo.

Tiu politikisto estas maljuna vulpo.

Der Kaufmann bestach den Politiker.

La komercisto subaĉetis la politikiston.

Ein Politiker soll stets Rechenschaft über das Geld ablegen können, das er erhält.

Politikisto nepre kapablu respondeci pri la mono, kiu estas je lia dispono.

Er hatte den Ehrgeiz, ein großer Politiker zu sein.

Li havis ambicion esti granda politikisto.

Lia ambicio estis, esti granda politikisto.

Wenn du das glaubst, was Politiker sagen, bist du wirklich selbst schuld.

Se vi kredas tion, kion diras politikistoj, vi mem fakte kulpas.

Jemand hat gedroht, diesen Politiker umzubringen.

Iu minacis mortigi tiun politikiston.

Es gibt viele Politiker, die ihre Versprechen nicht halten.

Ekzistas multaj politikistoj, kiuj ne plenumas siajn promesojn.

Italienische Politiker erzürnen mich.

Italaj politikistoj ĉagrenas min.

Einige Politiker sind Wölfe im Schafspelz.

Kelkaj politikistoj estas lupoj en felo ŝafida.

Der Politiker wurde seines Amtes enthoben.

La politikisto estis eksigita el sia ofico.

Er ist nicht besser als ein Politiker.

Li ne estas pli bona ol politikisto.

Sie haben sich an ihre örtlichen Politiker gewandt.

Ili sin turnis al loka politikisto.

Mein erster Eindruck war, dass er ein diplomatischer Politiker ist.

Mia unua impreso estis, ke li estas diplomata politikisto.

Seine Tage als Politiker sind gezählt.

Liaj politikistaj tagoj baldaŭ finiĝos.

Politikern kann man nicht vertrauen.

Politikistojn oni ne fidu.

Oni ne povas fidi politikistojn.

Der Politiker kam am Ende zu Fall.

La politikisto fine perdis sian pozicion.

Alle wissen immer, was die Politiker falsch machen und wie sie es richtig machen sollten, aber nur ein verschwindend geringer Anteil der Bevölkerung ist bereit, sich selber in der Politik zu engagieren.

Ĉiuj ĉiam scias, kion la politikistoj fuŝas, kaj kiel ili devus agi, sed nur eta parto de la loĝantaro pretas engaĝi sin en la politiko.

Ein selbsternannter Demokrat, der das Glück hat, in einer Demokratie zu leben, aber ständig über die dummen Politiker schimpft ohne sich selbst politisch zu engagieren, hat wahrscheinlich das Wort "Demokratie" nicht verstanden.

Memdeklarita demokrato, kiu havas la bonŝancon vivi en demokratio, sed senĉese plendas pri la stultaj politikistoj sen dediĉi sin mem al politiko,  verŝajne ne komprenis la vorton "demokratio".

Politiker ist ein Scheiß-Job, aber seltsamerweise will ihn nie jemand aufgeben. Scheinbar ist er zu erregend.

Politikado estas aĉa laboro, sed iom strange neniam iu volas rezigni ĝin. Ĝi ŝajnas esti ekscita.

Wenn die Politiker den Eindruck machen, als hätten sie die Situation nicht mehr in der Hand, werden die Märkte nervös.

Se la politikistoj donas la impreson, kvazaŭ ili ne plu regas la situacion, la merkatoj nervoziĝas.

Er schmierte den Politiker mit einem großen Haufen Geld.

Li subaĉetis la politikiston per granda monsumo.

Ein normaler Mensch kann nur einmal lügen, Politiker ununterbrochen.

Normala homo povas nur unufoje mensogi, politikistoj seninterrompe.

Wenn du wissen willst, wie viele Menschen nicht für dich stimmen werden, werde Politiker.

Se vi volas scii, kiom da homoj ne voĉdonus por vi, iĝu politikisto.

Wir neigen dazu, Politiker mit Heuchelei zu assoziieren.

Ni emas asocii politikistojn kun hipokritado.

Niemand sagt etwas Gutes über diesen Politiker.

Neniu diras ion bonan pri tiu politikisto.

Viele Politiker reden mit gespaltener Zunge.

Multaj politikistoj parolas per lango forkiĝinta.

Multaj politikistoj havas en sia repertuaro du verojn.

Die Politiker machen Druck. Sie wollen endlich handeln, weil sie fürchten, die Unterstützung der Bürger zu verlieren.

La politikistoj kreas premon. Ili volas finfine agi, ĉar ili timas perdi la subtenon de la civitanoj.

Ein Politiker behauptete kürzlich, dass noch niemand jemals einem "europäischen Bürger" begegnet sei. Aber vielleicht vergaß er, im Internet nachzuschauen.

Antaŭ nelonge politikisto asertis, ke ĝis nun neniu iam ajn renkontis "eŭropan civitanon". Sed eble li forgesis enrigardi Interreton.

Mancher ausscheidende Politiker hinterlässt eine Lücke, die ihn voll ersetzt.

Kelka eksiĝanta politikisto postlasas vakon, kiu estas plena ekvivalento de lia ĉeesto.

Der erfolgreichste Politiker ist derjenige, der das sagt, was alle denken, und der es am lautesten sagt.

La plej sukcesa politikisto estas tiu, kiu diras tion, kion ĉiuj pensas, kaj diras tion laŭeble plej laŭte.

Die faustdicken Lügen, die dieser Politiker auftischt, lassen an den Lügenbaron Münchhausen denken.

La mensogegoj, kiujn tiu politikisto surtabligas, memorigas pri barono Münchhausen.

Was haltet ihr vom Winterschlaf für Politiker?

Kion vi pensas pri vintra dormado por politikistoj?

Die Politiker überschütten sich gegenseitig mit Schmutz.

La politikistoj superŝutas per koto unu la alian.

La politikistoj ŝatas ĵeti koton unu sur la alian.

Sonnabends erscheint die Feuilletonbeilage Plus-Minus, in der bekannte polnische Autoren und Politiker Essays zu kulturellen, politischen und geschichtlichen Themen veröffentlichen, wobei sie ein breites Meinungsspektrum abdecken.

Sabate aperas la felietona aldonaĵo Plus-Minus, en kiu konataj polaj aŭtoroj kaj politikistoj publikigas eseojn pri kulturaj, politikaj kaj historiaj temoj, kovrantaj larĝan gamon da opinioj.

Die Politiker haben in Griechenland grundsätzlich weggeschaut.

La politikistoj principe forrigardis en Grekujo.

Die Politiker täten gut daran, Griechenland nicht kaputt zu sparen.

La politikistoj agus bone ne ŝpardifektante Grekujon.

La politikistoj agos prudente, se ili Grekion ne ŝparigos ĝis ruiniĝo.

Wenn ein Politiker sagt: "Wir sitzen alle im selben Boot", heißt das, dass er die Rolle des Kapitäns spielen will, und dass wir beim Rudern schwitzen sollen.

Kiam politikisto diras: "Ni ĉiuj sidas en la sama boato", tio signifas, ke li volas ludi la rolon de kapitano, kaj ke ni ŝvitu remante.

Das ist ein Thema, das jeden Menschen angeht, nicht nur Wissenschaftler und Politiker.

Tio estas temo, kiu koncernas ĉiun homon, ne nur sciencistojn kaj politikistojn.

Finden Sie nicht, dass unsere Politiker alle zu alt sind?

Ĉu vi ne opinias ke ĉiuj niaj politikistoj estas tro maljunaj?

Nun unterstützen auch führende Politiker Europas die Einführung einer Finanztransaktionssteuer.

Nun ankaŭ la gvidantaj politikistoj de Eŭropo subtenas la enkondukon de imposto pri financaj transakcioj.

Ich befürchte, dass die Politiker in dem verständlichen, aber törichten Bestreben, eine eigene Verteidigungskapazität für die Europäische Union zu schaffen, Pläne vorantreiben, die bestenfalls Wunschgedanken und schlimmstenfalls gefährlich sind.

Mi timas, ke en la komprenebla, sed malsaĝa strebado krei propran defendokapablon por la Eŭropa Unio la politikistoj antaŭenpelas planojn, kiuj en la plej bona okazo estas revopensoj kaj danĝeraj en la plej malbona.

Die Politiker haben sich entschieden, den Euro zu retten – koste es, was es wolle.

La politikistoj decidis savi la eŭron - ne pripensante la sekvojn.

„Man muss komplexe Probleme in ihrer Komplexität darstellen und nicht boulevardisieren“ ist eine beliebte Phrase österreichischer Politiker.

"Kompleksajn problemojn oni devas priskribi en sia komplekseco; oni ne frapfrazigu ilin" estas frapfrazo ŝatata de aŭstraj politikistoj.

„Unangenehm, überaus unangenehm“, sagte der Politiker und machte es sich bequem.

"Malagrabla, ege malagrable", diris politikisto, por si aranĝante vivon komfortan.

Ein guter Politiker ist ein Mensch, der nichts Greifbares verspricht und dieses Versprechen konsequent erfüllt.

Bona politikisto estas homo, kiu promesas nenion konkretan kaj konsekvence tion plenumas.

Er ist jeder Hinsicht ein Politiker.

Li estas politikisto ĉiusence.

Die Banken führen die Politiker am Nasenring durch Europa.

La bankoj kondukas la politikistojn je la nazo tra Eŭropo.

Silvio Berlusconi ist ein italienischer Politiker, der aktuelle italienische Premierminister, und auch ein erfolgreicher Unternehmer.

Silvio Berlusconi estas itala politikisto, la nuntempa itala ĉefministro kaj ankaŭ sukcesa entreprenisto.

Die größten Befürworter des Englischunterrichts in Frankreich und in Italien sind Politiker, die selbst kein Englisch sprechen.

La plej aktivaj antaŭenigantoj de instruado de la angla en Francujo kaj Italujo estas politikistoj, kiuj mem ne parolas la anglan.

Mein Gewissen verbietet es mir, mein Vertrauen einem Politiker zu schenken, der sich ins Lager der Feinde Europas begeben hat.

Mia konscienco malpermesas al mi meti mian fidon sur politikiston, kiu transiris en la tendaron de la malamikoj de Eŭropo.

Manche Politiker versuchen die Urangst vor allem Fremden hervorzurufen.

Kelkaj politikistoj provas elvoki la pratimon pri ĉio fremda.

Ich habe gelernt, mich wie ein Politiker zu verhalten und Fragen zu beantworten, ohne sie zu beantworten.

Mi lernis konduti kiel politikisto kaj respondi demandojn sen respondi ilin.

Das Allrussische Meinungsforschungszentrum misst wöchentlich das Vertrauen der Russen in die Politiker.

La Rusia Opinisonda Centro ĉiusemajne mezuras la fidon de la rusoj al la politikistoj.

In japanischen Mangageschichten werden Politiker häufig nicht als vielgeliebte, sondern vielmehr als zu verlachende Persönlichkeiten dargestellt.

En japanaj karikaturoj politikistoj estas pli ofte prezentataj kiel ridindaj ol kiel ŝatindaj personoj.

Statt dem Volk die Wahrheit zu sagen, häuften die Politiker Schulden an.

Anstataŭ diri al la popolo la veron la politikistoj amasigis ŝuldojn.

Er wird dem Druck eines Politikers niemals nachgeben.

Li neniam cedos al la premo de politikisto.

Unser Land braucht keine wankelmütigen Politiker!

Nia lando ne bezonas ŝanceliĝemajn politikistojn!

Öffentliche Meinung ist etwas, worauf sich hauptsächlich solche Politiker berufen, die keine eigene Meinung haben.

La publika opinio – jen kion kiel pravigon uzas precipe tiuj politikistoj, kiuj malhavas opinion propran.

Der Politiker, von dem du sprichst, ist für seine Aggressivität bekannt.

La politikisto, pri kiu vi parolas, estas konata pro sia agresemo.

Eine gesunde Dosis Skepsis ist wesentlich, wenn man einem Politiker zuhört.

Taŭga dozo de skeptikeco estas esenca, kiam oni aŭskultas politikiston.

Ein Politiker muss dem Volk zuhören.

Politikisto devas aŭskulti al la popolo.

Die Reformbefürworter wandten sich gänzlich vergebens an die Politiker.

La amantoj de la reformoj tute vane turnis sin al la politikistoj.

Wenn jeder Politiker, der einmal bewusst die Unwahrheit gesagt hat, sein Amt niederlegen müsste, würde es ziemlich leer werden in den Parlamenten und Kabinetten.

Se ĉiu politikisto, kiu iam intence mensogis, devus rezigni sian oficon, la parlamentoj kaj kabinetoj estus relative malplenaj.

Politiker sind doch überall auf der Welt gleich. Sie versprechen eine Brücke zu bauen, selbst wenn überhaupt kein Fluss da ist.

Politikistoj ja estas egalaj ĉie en la mondo. Ili promesas konstrui ponton, eĉ se tie tute ne estas rivero.

Die Welt ist müde von Staatsmännern, die die Demokratie zu Politikern degradiert hat.

La mondon tedas ŝtatistoj, kiuj degradas demokration al politikado.

Also seid ihr Politiker, richtig?

Vi do estas politikisto, ĉu ne?

Manche Politiker muss man behandeln wie rohe Eier. Und wie behandelt man rohe Eier? Man haut sie in die Pfanne.

Iujn politikistojn oni devas trakti kiel krudajn ovojn. Kaj kiel oni traktas krudajn ovojn? Oni frapas ilin en la paton.

Der Politiker musste seine Worte zurücknehmen und klein beigeben.

La politikisto devis retiri siajn vortojn kaj cedi.

Der Politiker sagte, dass er allen sehr zu Dank verpflichtet sei für ihre Unterstützung bei der Wahl.

La politikisto diris, ke li ŝuldas al ĉiuj multan dankon pro ilia subteno ĉe la voĉdonado.

Als der Politiker starb, hoffte jeder, dass sein Sohn in die Fußstapfen seines Vaters treten würde.

Kiam la politikisto mortis, ĉiuj esperis, ke lia filo sekvos la paŝojn de sia patro.

Das erfüllt mich als Politiker und auch als Mensch mit großer Freude.

Tio plenigas min per granda ĝojo, kaj kiel politikiston kaj kiel homon.

Das Schmieren von Politikern ist turnusmäßig durchzuführen, damit eine festgefahrene Politik immer mal wieder ins Rutschen kommt.

La ŝmirado de politikistoj farendas cikle, per ĝi blokita politiko ĉiam ree ekglitas.

Einige Politiker missbrauchen ihr Amt, um sich, ihre Familie und ihre Freunde zu bereichern.

Kelkaj politikistoj misuzas sian oficon por riĉigi sin, siajn familianojn kaj amikojn.

Die Politiker tun nichts, was keine starke Unterstützung in der Öffentlichkeit verspricht.

La politikistoj ne faras ion, kio ne promesas fortan subtenon en la publiko.

Vor Wahlen versprechen die Politiker allen alles.

Antaŭ elektoj la politikistoj promesas ĉion al ĉiuj.

Im Licht einer Kerze diskutierten die beiden Politiker in der Vorhalle. Bald wurde ihre Diskussion zum Disput, und dieser verwandelte sich allmählich in einen Streit.

En la lumo de kandelo ambaŭ politikistoj diskutis en la vestiblo. Baldaŭ ilia diskuto iĝis disputo, kaj tiu iom post iom sin transformis en kverelon.

Die verantwortlichen Politiker täuschten Bestürzung vor.

La respondecaj politikistoj ŝajnigis konsternon.

Der Politiker schüttelte allen Anwesenden die Hand.

La politikisto manpremis ĉiujn ĉeestantojn.

Die Politiker zögern, drastische Maßnahmen zur Überwindung der Krise vorzuschlagen.

La politikistoj hezitas proponi drastajn rimedojn por superi la krizon.

Einige nationalistische Politiker stachelten das Volk zur Rache auf.

Kelkaj naciismaj politikistoj instigis la popolon al venĝo.

Ich bin kein Politiker.

Mi ne estas politikisto.

Man wähle von zwei Politikern das kleinere Übel.

El du politikistoj oni elektu la pli malgrandan malbonon.

Spanische Politiker überzeugen das Volk durch vages Geschwätz.

La hispanaj politikistoj konvinkas la popolon per malklara babilado.

Einige Politiker mahnen zu Besonnenheit, andere gießen Öl ins Feuer.

Kelkaj politikistoj admonas al pripensemo, aliaj verŝas oleon sur la fajron.

Esperanto Beispielsätze

  • Post dek jaroj en malliberejo la opozicia politikisto revenis en la liberecon. Tamen li devos deteni sin de ĉia politika agado dum pliaj dek jaroj.

  • Se vi volas iĝi sukcesa politikisto, vi bezonas retorikan lertecon.

  • Dum la plenumado de tiu ofico mi konstatis, ke por politikisto estas tre facile sin enscenigi avantaĝe.

  • Multaj homoj opinias, ke tiu politikisto estas senskrupula karieristo.

  • Tomo volis iĝi politikisto.

  • Li estas poeto kaj politikisto.

  • Tiu politikisto estas fosilio el tempo pasinta.

  • Tomo estas politikisto.

  • La juna politikisto postulas forigi ĉiujn impostrabatojn.

  • Sciencfikcia aŭtoro elpensas estontecon, politikisto – nuntempon, historiisto – estintecon.

  • La nomo de tiu politikisto estas konata al ĉiu en Japanio.

  • La politikisto denuncis siajn kolegojn.

  • Tomo estas talenta politikisto. Krome li ŝparis multe da mono. Ĵus li fine povis aĉeti insulon, kies areo ampleksas dudek kvar kvadratajn kilometrojn.

  • La moderna politikisto serĉas pli la aplaŭdon ol la bonon.

  • Ĉiu kuracisto kaj ĉiu politikisto havas sian plej ŝatatan diagnozon.

  • "Sinjoro prezidanto, ĉu vi scias la diferencon inter rifuĝantoj kaj migrantoj?" – "Ne, tion mi tute ne scias. Mi estas politikisto, ne sciencisto."

  • La politikisto diris nur sensencaĵon.

  • Tiu politikisto eksiĝis, post kiam li estis rilatigita al afero de koruptado.

  • La vereco pretendas postulojn. Tro altaj por kelkiu politikisto.

  • Kiel politikisto, vi ĉiam decidas iom en la necertecon.

Po­li­ti­ker übersetzt in weiteren Sprachen:

Quellen:
  1. [Übersetzungen] Wiktionary-Autoren: Politiker. In: Wiktionary – Das freie Wörterbuch, 2024, [online] de.wiktionary.org, CC BY-SA 3.0
  2. [Satzbeispiele] User-generated content: Satz Nr. 739, 777, 352569, 368735, 372231, 383139, 402356, 426766, 432760, 458614, 463999, 487900, 498501, 555800, 569943, 584096, 613583, 613654, 623470, 649604, 653116, 689213, 710633, 739390, 740566, 755988, 769293, 774990, 776902, 785895, 819372, 870757, 952073, 952078, 952164, 1030229, 1038043, 1058794, 1060255, 1220744, 1221053, 1236307, 1246820, 1251775, 1338963, 1338968, 1358283, 1367543, 1405379, 1419570, 1457152, 1457156, 1470328, 1607836, 1634681, 1640797, 1661720, 1666212, 1720695, 1729836, 1730093, 1743886, 1754554, 1765486, 1811679, 1820156, 1899458, 1976999, 1985055, 2063478, 2071992, 2133140, 2147592, 2235074, 2318181, 2343670, 2344395, 2366825, 2379774, 2412636, 2420516, 2447233, 2469412, 2493531, 2493532, 2497918, 2592136, 2680086, 2688642, 2691122, 2693772, 2723509, 2738806, 2754551, 2760492, 2772704, 2776005, 2780394, 2799649, 2877100, 2167854, 2914095, 3017923, 3047651, 3116788, 1769563, 3392240, 3434720, 3456224, 3589465, 700224, 4294149, 4800654, 5509690, 6402662, 6682661, 7816604, 7979009, 8183894 & 8741209. In: tatoeba.org, CC BY 2.0 FR