Was heißt »Fabrik« auf Esperanto?
Das Substantiv Fabrik (veraltet: Fabric) lässt sich wie folgt von Deutsch auf Esperanto übersetzen:
- fabriko
Deutsch/Esperanto Beispielübersetzungen
Die Fabrik wurde vor 10 Jahren geschlossen.
La fabriko fermiĝis antaŭ 10 jaroj.
Alle Fabriken arbeiten mit voller Kapazität.
Ĉiuj fabrikoj plenkapable laboras.
Unsere Fabriken arbeiten mit voller Kapazität.
Niaj fabrikoj laboras per plena kapacito.
Diese Fabrik wird nächsten Monat den Betrieb einstellen.
Tiu fabriko venontmonate ne plu laboros.
In dieser Fabrik mussten 300 Mitarbeiter entlassen werden.
Maldungendis 300 dungitoj el tiu fabriko.
Diese Fabrik hat eine Produktionskapazität von 250 Autos pro Woche.
Tiu ĉi fabriko havas produktadkapablon de po 250 aŭtoj semajne.
Der Feind warf Bomben über der Fabrik ab.
La malamiko faligis bombojn super la fabriko.
Es gibt keine Fabrik in diesem Dorf.
Ne estas fabriko en tiu vilaĝo.
Ne estas fabriko en ĉi tiu vilaĝo.
Er arbeitet in einer Fabrik.
Li laboras en fabriko.
Die Fabrik stellte pro Stunde 10 Artikel fertig.
La fabriko produktis po dek artiklojn hore.
Diese Fabrik stellt Baumwollprodukte her.
Tiu fabriko produktas varojn el kotono.
Diese Fabrik stellt Automobilteile her.
Tiu fabriko produktas aŭtomobilajn partojn.
Das Rohr befördert Wasser vom See zur Fabrik.
La tubo kondukas akvon de la lago al la fabriko.
Hunderte von Leuten arbeiten in dieser Fabrik.
Centoj da homoj laboras en tiu fabriko.
Centoj da homoj laboras en ĉi tiu fabriko.
Das Grundstück für die neue Fabrik ist noch nicht festgelegt.
La tereno por la nova fabriko ankoraŭ ne estas determinita.
Er war es leid, in der Fabrik zu arbeiten.
Al li ne plu plaĉis labori en fabriko.
Der Feind bombardierte die Fabrik.
La malamiko bombadis la fabrikon.
Mein Vater arbeitet als Ingenieur in der Fabrik.
Mia patro laboras kiel inĝeniero en la fabriko.
Die Fabrik stellt jeden Monat Tausende Flaschen her.
La fabriko produktas milojn da boteloj ĉiumonate.
In diesem Teil der Stadt gibt es viele Fabriken.
Estas multaj fabrikoj en tiu ĉi parto de la urbo.
En ĉi tiu parto de la urbo estas multaj fabrikoj.
Abgase von Fabriken verunreinigen die Luft.
La forĵetaĵo de la fabrikoj poluas la aeron.
Wir werden eine Fabrik besichtigen, wo Fernsehgeräte hergestellt werden.
Ni vizitos fabrikon, kiu produktas televidilojn.
Sein Sohn übernahm die Leitung der Fabrik.
Lia filo transprenis la administradon de la fabriko.
Lia filo transprenis la estradon de la fabriko.
Die Fabrik stellt Elektroherde her.
Tiu fabriko konstruas elektrajn fornojn.
Unsere Fabrik baut einen neuen Schornstein.
Nia fabriko konstruas novan kamentubon.
Der Feind warf viele Bomben über der Fabrik ab.
La malamiko faligis multajn bombojn sur la fabrikon.
Roboter haben in dieser Fabrik die Menschen ersetzt.
Robotoj anstataŭis la homojn en tiu ĉi fabriko.
Mein Vater und mein Bruder arbeiten in dieser Fabrik hier.
Mia patro kaj mia frato laboras en tiu ĉi fabriko.
Mein Vater und mein großer Bruder arbeiten in dieser Fabrik.
Mia patro kaj mia granda frato laboras en ĉi tiu fabriko.
Mia patro kaj mia plenaĝa frato laboras en ĉi tiu fabriko.
Der Ingenieur dieser Fabrik ist Brite.
La inĝeniero de tiu ĉi fabriko estas brito.
Neue Fabriken und Industriezentren wurden gebaut.
Novaj fabrikoj konstruiĝis en niaj industriaj centroj.
Sie werden für die Frauen, die in dieser Fabrik arbeiten, verantwortlich sein.
Vi estos respondeca por la virinoj, kiuj laboras en ĉi tiu fabriko.
In der Fabrik da bauen sie riesige Landmaschinen.
En la fabriko tie estas produktitaj grandegaj agrikulturaj maŝinoj.
En tiu fabriko ili konstruas grandegajn terkultivajn maŝinojn.
Sie zerstörten Läden und Fabriken.
Ili detruis vendejojn kaj fabrikojn.
Mein Vater arbeitet in der Fabrik.
Mia patro laboras en fabriko.
Letzte Nacht kam es zu einer Explosion in einer Fabrik für Feuerwerkskörper.
Lastnokte okazis eksplodo en fabriko de artfajraĵoj.
Er arbeitet noch immer in der Fabrik.
Li laboras ankoraŭ en la fabriko.
Die Fabrik bezahlt unser Mittagessen.
La fabriko pagas nian tagmanĝon.
Letzten Monat mussten sie in der Fabrik einige hundert Angestellte entlassen.
Lastmonate ili en la fabriko devis maldungi kelkcentojn da dungitoj.
Die Fabrik stellt CD-Spieler her.
Tiu uzino fabrikas KD-legilojn.
Tiu fabriko produktas KD-ludilojn.
In diesem Viertel wohnen die Arbeiter der großen Fabriken, die wir am nördlichen Stadtrand gesehen haben.
En tiu kvartalo loĝas la laboristoj de la grandaj fabrikoj, kiujn ni vidis ĉe la norda rando de la urbo.
Diese Fabrik war seinerzeit eines der modernsten Industriegebäude Europas.
Tiu fabriko siatempe estis unu el la plej modernaj industriaj konstruaĵoj de Eŭropo.
In dieser Fabrik werden viele komplizierte Maschinen verwendet.
En tiu fabriko oni uzas multajn kompleksajn maŝinojn.
Beim Frühstück sagte mein Vater, dass in der Fabrik gestern eine große Aufregung herrschte.
Ĉe la matenmanĝo mia patro diris, ke hieraŭ regis granda ekscito en la fabriko.
Viele Flüsse in Japan sind mit Abwasser aus Fabriken verunreinigt.
Multaj riveroj en Japanujo estas malpurigitaj per uzita akvo el fabrikoj.
Auf Grund eingeschränkter Stromversorgung ließ man in der Fabrik die Produktion ruhen.
Pro redukto de elektra energio oni igis la fabrikon ĉesi la produktadon.
Pro redukto de elektra energio oni ĉesigis la produktadon en la fabriko.
Da die Stromversorgung eingeschränkt worden war, stellte die Fabrik ihre Produktion vorerst ein.
Pro reduktita provizo de elektra energio la fabriko suspendis la produktadon.
Ĉar la elektra energio estis reduktita la fabriko portempe ĉesis produkti.
Sie stellen in dieser Fabrik Spielzeug her.
Ili produktas ludilojn en tiu fabriko.
In der neuen Fabrik wird alle zehn Minuten ein Auto zusammengebaut.
En la nova fabriko oni kunmuntas unu aŭton dum ĉiu dek minutoj.
Ausländischen Gesellschaften, die Fabriken in der Gegend errichten, wird eine vorübergehende Steuerbefreiung angeboten werden.
Al eksterlandaj kompanioj, kiuj instalas fabrikojn en la regiono, malavara impostredukto estos proponata.
Ich werde die Fabriken nicht verkaufen.
Mi ne vendos la fabrikojn.
Die Fabrik wird nächstes Jahr mit der Produktion beginnen.
La fabriko komencos produktadon venontjare.
La fabriko ekproduktos venontjare.
Diese Fabrik produziert 500 Autos pro Tag.
Tiu ĉi fabriko produktas po 500 aŭtomobilojn ĉiutage.
Tiu fabriko produktas kvincent aŭtomobilojn en tago.
In dieser Situation rufe ich alle Arbeiter auf: nehmt eure Arbeitsplätze ein, geht in eure Fabriken, bleibt ruhig und gelassen!
En tiu situacio mi alvokas ĉiujn laboristojn: okupu viajn laborpostenojn, iru al viaj fabrikoj, restu kvietaj kaj trankvilaj.
In der Fabrik musste eine Maschine aufgestellt werden.
Maŝino devis esti instalata en la fabriko.
Man kann die Schornsteine der Fabrik vom Fenster aus sehen.
Oni povas vidi la fumtubojn de la fabriko tra la fenestro.
Meine Mutter arbeitet in einer Fabrik und ist müde, wenn sie nach Hause kommt.
Mia patrino laboras en fabriko kaj estas laca, kiam ŝi venas hejmen.
Es entstanden neue Fabriken.
Ekestis novaj fabrikoj.
Ich habe in dieser Fabrik gearbeitet.
Mi laboris en tiu ĉi fabriko.
Chemikalien aus dem Abwasser einer großen Fabrik haben das Flusswasser verschmutzt.
Kemiaĵoj el la poluakvo de granda fabriko malpurigis la akvon de la rivero.
Autos in Boston und Fabriken in Peking bringen die Eiskappen der Arktis zum Schmelzen, lassen die Küsten am Atlantik schrumpfen und bringen die Dürre zu den Farmen von Kansas bis Kenia.
Aŭtoj en Bostono kaj fabrikoj en Pekino degeligas la glaciajn ĉapojn de Arkto, ŝrumpigante marbordojn de Atlantiko kaj alportante senpluvecon al bienoj de Kansas ĝis Kenjo.
Eine Fabrik passt nicht in ein Wohngebiet.
Fabriko ne taŭgas en loĝozono.
Die moderne Industrie hat die kleine Werkstube des patriarchalischen Meisters in die große Fabrik des industriellen Kapitalisten verwandelt.
La moderna industrio transformis la malgrandan metiejon de la patriarka majstro en la grandan fabrikon de la industria kapitalisto.
Während des Zweiten Weltkrieges stellte die Fabrik zwölftausend Panzer her.
Dum la Dua Monda Milito la fabriko produktis dek du mil tankojn.
Ende der 1960-er Jahre begann die Fabrik elegante Luxusautos zu produzieren.
Fine de la 1960-aj jaroj la fabriko komencis produkti elegantajn luksajn aŭtojn.
Es wurde beschlossen, die Fabrik zu schließen.
Oni decidis fermi la fabrikon.
Er will nicht in einer Fabrik arbeiten.
Li ne volas labori en fabriko.
Er begrenzte die Produktion der Fabrik.
Li limigis la produktadon de la fabriko.
Tom will in einer Fabrik arbeiten.
Tomo volas labori en fabriko.
Die Flammen verschlangen Wohnungen und Fabriken.
La flamoj voris loĝejojn kaj fabrikojn.
Tom arbeitet in einer großen Fabrik.
Tomo laboras en granda fabriko.
Der Taxifahrer konnte Marias Beschimpfungen nicht länger aushalten und ließ sie bei einer verlassenen Fabrik zurück.
La taksiisto ne plu eltenis la insultoj de Manjo kaj postlasis ŝin ĉe forlasita fabriko.
Diese Fabrik ist fast vollständig automatisiert.
Tiu fabriko estas preskaŭ tute aŭtomatigita.
Diese Fabrik ist voll automatisiert.
Tiu ĉi fabriko estas tute aŭtomatigita.
Diese Firma baut eine Fabrik in China.
Tiu entrepreno konstruas fabrikon en Ĉinujo.
Ich gehe heute nicht in die Fabrik, ich bin krank.
Hodiaŭ mi ne iros al la fabriko, mi estas malsana.
Hodiaŭ mi ne iros al la fabriko, mi malsanas.
Produziert wird in dieser Fabrik für Märkte in aller Welt: für Australien, Kanada oder Russland.
En tiu fabriko oni produktas por merkatoj en la tuta mondo: por Aŭstralio, Kanado aŭ Rusujo.
Tom ist noch ein Bäckermeister der alten Schule. Er verwendet keine Backmischungen oder Backrohlinge aus einer Fabrik, die er nur noch aufbacken muss. Er macht alles selbst.
Tomo estas ankoraŭ majstrobakisto laŭ la malnova maniero. Li ne uzas bakmiksaĵojn aŭ krudajn bakpecojn el fabriko, kiujn li nur devas ankoraŭ finbaki. Li faras ĉion mem.
Tom arbeitet in einer Fabrik.
Tomo laboras en fabriko.
Es gibt viele Fabriken in Kawasaki.
Estas multaj fabrikoj en Kawasaki.
En Kawasaki estas multaj fabrikoj.
Die Fabrik beschloss, die alten Maschinen abzuschaffen.
La fabriko decidis forigi la malnovan maŝinaron.
Der Elektroauto-Hersteller Tesla wird seine europäische Fabrik im Umland von Berlin bauen.
La produktanto de elektraj aŭtomobiloj Tesla konstruos sian eŭropan fabrikon ĉe la urborando de Berlino.
Esperanto Beispielsätze
Ŝia patro estis traktoristo, kaj ŝia patrino laboris en teksaĵa fabriko.
Ni estas sur la plej bona vojo, nin transformante de fabrikada fabriko al pensfabriko.
Pli gravas amiko ol mona fabriko.
Studentoj pri biologio faris proteston antaŭ la fabriko de plastaĵoj.
Li ne plu laboras en la fabriko.
La fermo de la fabriko havos rektajn konsekvencojn sur la ekonomion de la urbo.
La fabriko produktas ĉiumonate milojn da boteloj.
La laboristoj de tiu fabriko decidis striki.
Kun la manoj interplektitaj malantaŭ la dorso, la posedanto de la fabriko staris sur la scenejo kaj glitigis sian rigardon kun kontenta mieno trans la tutan salonon.
Li laboras en ĉerka fabriko.
En teksindustria fabriko pendas avertiloj: "Laboristinoj kun larĝaj jupoj, atentu la maŝinojn!" Ŝerculo krajone ŝanĝis la surskribon: "Laboristinoj kun striktaj jupoj, atentu la maŝinistojn!"
Ili laboras en pakuma fabriko.
La konstruaĵo, kiun vi vidas tie, estas fabriko de aŭtomobiloj.
La areo de la fabriko estas 1000 kvadratmetroj.
Übergeordnete Begriffe
- Gebäude:
- konstruaĵo