Was heißt »Re­la­ti­on« auf Esperanto?

Das Substantiv »Re­la­ti­on« lässt sich wie folgt von Deutsch auf Esperanto übersetzen:

  • rilato

Deutsch/Esperanto Beispielübersetzungen

Die Relation „A liebt B“ ist weder reflexiv noch transitiv noch symmetrisch.

La rilato ‘A amas B’ estas nek refleksiva nek transitiva nek simetria.

Synonyme

Ab­hän­gig­keit:
dependeco
dependo
Ver­hält­nis:
komparrilato
kvociento
proporcie
proporcio
rilatumo

Esperanto Beispielsätze

  • Mi ne interesiĝas pri vera rilato.

  • Min ne interesas vera rilato.

  • Kial la homoj havas tiel malmulte da malsimpatio por rilato kun knabino, kiun aliulo jam posedis ĝis la plej profunda animo, kaj kial tiu malsimpatio iĝas tiel granda, kiam ankaŭ la korpo ludis rolon?

  • Li riproĉas nenion al si mem, ĉar li ne kulpas pri la rompo de la rilato.

  • Lia rilato al la patro estis tre streĉita kaj ĝin karakterizis fremdiĝo.

  • Kun sia patrino interligis lin intima, emocioriĉa rilato.

  • La burĝaro forŝiris de la familia rilato ties kortuŝe sentimentalan vualon kaj ĝin reduktis al nura monrilato.

  • La historio temas pri triangula rilato.

  • Dum la lastaj monatoj la rilato inter la geedzoj ŝanĝiĝis kaj nun ili nur kverelas.

  • Tiam ŝi estis tre okupata de la studado kaj mi en multaj tagoj havis tre longan laborotempon. Ni ambaŭ apenaŭ havis liberan tempon por rendevui kaj nia rilato malvarmiĝis.

  • Ĉu vi opinias, ke la rilato inter la patrino kaj la infano estas pli grava ol la rilato inter la patro kaj la infano?

  • De kiam ekzistas amika rilato inter vi?

  • La veran naturon de homo oni povas ekkoni nur post certa tempo en reciproka rilato.

  • Se iu volas doni ion al alia homo, dum tiu alia ne volas tion ricevi, ne ekestas la rilato.

  • Estas kaŝita rilato inter li kaj lia instruisto.

  • Ŝajnas, ke ni alvenis al la plej malalta punkto de nia rilato.

  • Nia rilato egalas al aventuro.

  • Nia rilato similas aventuron.

  • Ĉiujn post la morto de Manjo ŝokis la ekscio, ke ŝi, kiu pro la parenca rilato ĉiam nomis Janjon Onjo, havis la saman aĝon.

  • Mia koramiko loĝas en Japanio, sed mi loĝas en Germanio. Ĉu nia rilato havas estontecon?

Relation übersetzt in weiteren Sprachen:

Quellen:
  1. [Übersetzungen] Wiktionary-Autoren: Relation. In: Wiktionary – Das freie Wörterbuch, 2022, [online] de.wiktionary.org, CC BY-SA 3.0
  2. [Synonyme] OpenThesaurus-User: Relation. In: OpenThesaurus – Das freie Wörterbuch für Synonyme, 2023, [online] openthesaurus.de, CC BY-SA 4.0
  3. [Beispielübersetzungen] User-generated content: Satz Nr. 2032839, 4222402, 4222403, 3754106, 3653331, 4784233, 4784243, 3531598, 3531538, 4889198, 3456714, 4925330, 3404353, 3391630, 3391581, 5041857, 3247672, 3230595, 5176242, 5320838 & 2980033. In: tatoeba.org, CC BY 2.0 FR