Was heißt »ita­li­e­nisch« auf Esperanto?

Das Adjektiv ita­li­e­nisch lässt sich wie folgt von Deutsch auf Esperanto übersetzen:

  • itala

Deutsch/Esperanto Beispielübersetzungen

Silvio Berlusconi ist ein italienischer Politiker, der aktuelle italienische Premierminister, und auch ein erfolgreicher Unternehmer.

Silvio Berlusconi estas itala politikisto, la nuntempa itala ĉefministro kaj ankaŭ sukcesa entreprenisto.

Dieser italienische Schriftsteller ist kaum bekannt in Japan.

Tiu itala verkisto estas apenaŭ konata en Japanujo.

Er wurde in einer italienischen Kleinstadt geboren.

Li naskiĝis en malgranda urbo de Italio.

Er mag italienische Speisen.

Li ŝatas italan manĝaĵon.

Ich kenne ein gutes italienisches Restaurant.

Mi scias bonan italan restoracion.

Zwischen der chinesischen und der italienischen Grammatik besteht ein großer Unterschied.

Inter la gramatikoj ĉina kaj itala ekzistas granda diferenco.

Das italienische Fernsehen ist nutzlos.

La itala televido estas neutila.

Habt ihr schon mal ein italienisches oder ausländisches Gefängnis von innen gesehen?

Ĉu vi jam vidis Italan aŭ eksterlandan malliberejon de ene?

Dieser Satz ist nicht italienisch.

Tiu frazo ne estas itala lingvo.

Den Marktplatz beherrscht eine zweitürmige Benediktinerkirche, erbaut im Stil des italienischen Barocks.

La vendoplacon regas dutura benediktana preĝejo, konstruita en la stilo de la itala baroko.

Die italienische Dichterin Daria Menicanti schrieb in ihrem Gedicht "Leben ist" einen sehr schönen Satz: "Leben ist an jedem Tag neu beginnen."

La itala poetino Daria Menicanti skribis en sia poemo "Vivi estas" tre belan frazon: "Vivi estas komenci ĉiutage."

Tom nahm sehr aktive Teil an der - man kann es wirklich so sagen - italienischen Kulturgeschichte der letzten Jahrzehnte des zwanzigsten Jahrhunderts.

Tom tre ageme partoprenis - oni vere povas tion diri tiel - en la itala kulturhistorio de la lastaj jardekoj de la dudeka jarcento.

Tim ist nun Professor für italienische Literatur an der Universität von Florenz.

Tim nun estas profesoro pri la itala literaturo en la universitato de Florenco.

Rom ist eine italienische Stadt.

Romo estas itala urbo.

Mario ist italienischer Staatsbürger.

Mario estas itala civitano.

Ich liebe die italienische Küche.

Mi ŝatas la italan kuirarton.

Ich liebe italienisches Essen.

Mi ŝatas italajn nutraĵojn.

Das ist das erste Mal, dass ich in einer italienischen Pizzeria esse.

Tio ĉi estas la unua fojo, kiam mi manĝas en itala picejo.

In Paris aß ich in einem von Marokkanern bewirtschafteten italienischen Restaurant eine Pizza nach amerikanischer Art und trank ein in China hergestelltes deutsches Bier. Glaubst du jetzt, dass die Welt ein Dorf ist?

En Parizo mi manĝis en itala restoracio, mastrumata de marokanoj, picon laŭ usona stilo kaj trinkis germanan bieron produktitan en Ĉinio. Ĉu vi nun kredas, ke la mondo estas vilaĝo?

Am Anfang des Gesprächs versucht der Däne italienisch zu sprechen.

Komence de la interparolo la dano provis paroli itale.

Neben Beethoven ehrte er auch die alten italienischen Meister der Musik: Palestrina, Scarlatti, Caldara, Marcello, Leonardo Leo und die anderen.

Krom Beethoven li ankaŭ honoris la malnovajn italajn majstrojn de la muziko: Palestrina, Scarlatti, Caldara, Marcello, Leonardo Leo kaj aliajn.

Wir gingen in eine italienische Pizzeria.

Ni iris al itala picejo.

In seinen frühen Werken finden wir italienische und deutsche Einflüsse fast untrennbar vereint.

En liaj fruaj verkoj ni trovas italajn kaj germanajn influojn preskaŭ nedisigeble unuiĝintaj.

Der Palast wurde in einem der italienischen Renaissance ähnlichen Stil erbaut.

La palaco estis konstruita en stilo simila al la itala renesanco.

Tom geht besonders gern in italienische Restaurants.

Tom precipe ŝatas iri al itala restoracio.

Folgen italienische und polnische Flaggen einander auf der Startseite von Tatoeba, bilden sie ein schönes Bild.

Se italaj kaj polaj flagoj sekvas unu la alian sur la startopaĝo de Tatoeba, ili formas belan bildon.

Dieses handgemachte italienisch hergestellte Titanfahrrad ist unheimlich leicht.

Tiu en Italujo manfarita titana biciklo estas nekredeble malpeza.

Dieses englische Mädchen versucht, die italienischen Familien zu beeindrucken.

Tiu angla knabino provas impresi la italajn familiojn.

Ich befinde mich in einem tagtäglichen Kontakt mit der italienischen Sprache.

Mi havas ĉiutagan kontakton kun la itala lingvo.

Ich habe eine italienische Nachbarin.

Mi havas italan najbarinon.

Am einunddreißigsten Juli erklärte das Weiße Haus, dass der US-Präsident am selben Tage mit dem italienischen Ministerpräsidenten telefoniert habe.

La tridek-unu-an de julio la Blanka Domo deklaris, ke tiutage la usona prezidento telefonis kun la itala ministroĉefo.

Es war ein typisches italienische Gesicht.

Ĝi estis tipa itala vizaĝo.

Als ich jenes italienische Lied hörte, verspürte ich eine Anwallung von Heimweh.

Kiam mi aŭdis tiun italan kanton, mi sentis ondon de nostalgio.

Aŭdante tiun italan kanton, mi sentis, ke min superondas hejmsopiro.

Sie ist ein Fan der italienischen Oper.

Ŝi estas fano de la itala opero.

In den italienischen Familien leisten die Großeltern eine große Hilfe bei der Kindererziehung.

En la italaj familioj la geavoj multe helpas eduki la infanojn.

Die Fremde hat keinen italienischen Namen.

La fremdulino ne havas Italan nomon.

Der Fremde hat keinen italienischen Namen.

La fremdulo ne havas Italan nomon.

Unser italienischer Freund schlug vor, dass wir alle drei Esperanto lernen sollten.

Nia itala amiko proponis, ke ni ĉiuj tri lernu Esperanton.

Carlo Pedersoli wurde in sieben aufeinanderfolgenden Jahren italienischer Meister im Freistilschwimmen.

Carlo Pedersoli iĝis itala ĉampiono de la liberastila naĝado en sep jaroj sekvantaj unu la alian.

Ich koche italienische Nockerln ohne Eier.

Mi kuiras nokojn italajn sen ovoj.

Isidro ist ein italienischer Männername.

Isidro estas itala vironomo.

Die italienische Regierung hat ein Gesetz verabschiedet, nach dem der Staat im Laufe von 4 Jahren seine Ausgaben um 47 Milliarden Euro reduzieren muss.

La registaro de Italio aprobis leĝon, laŭ kiu la ŝtato reduktu sian elspezojn per 47 miliardoj da eŭroj dum 4 jaroj.

Der russische Satz ist eine Übersetzung des italienischen Satzes.

La rusa frazo estas traduko de la itala frazo.

Wir haben uns bemüht, das italienische Mädchen in das Gespräch einzubeziehen.

Ni klopodis enplekti la italan knabinon en la interparolon.

Tom arbeitet bei einer italienischen Firma.

Tomo laboras en itala firmao.

Ich bin in eine italienische Pizzeria gegangen.

Mi iris en italan picejon.

Eine italienische Hochzeitssuppe ist eine wohlschmeckende Fleischbrühe mit grünem Gemüse und kleinen Fleischbällchen. Gewöhnlich enthält sie auch noch eine Nudelsorte.

Itala geedziĝa supo estas gustema buljono kun verdaj legomoj kaj malgrandaj viandbuloj. Kutime ĝi ankaŭ enhavas specon de pastaĵo.

Ihm gefällt die italienische Küche.

La itala kuirarto plaĉas al li.

Li ŝatas la italan kuirarton.

Habt ihr italienische Musik gern?

Ĉu vi ŝatas Italan muzikon?

Ein großer Teil der italienischen Handelsflotte ist veraltet.

Granda parto de la itala komerca ŝiparo estas jam tro malnova.

Nach der italienischen Aussprache klingt mein Name angenehm.

Laŭ itala prononcmaniero mia nomo estas belsona.

Die italienische Provinz Trentino ist gleichsam eine Perle, die von den Bergen der Dolomiten und dem Gardasee eingerahmt wird.

La itala provinco Trentino estas kvazaŭ perlo, kiun kadras la montoj de la Dolomitoj kaj la Lago de Garda.

Mein Herz fühlt italienisch, mein Hirn denkt deutsch.

Mia koro sentas itale, mia cerbo pensas germane.

Tiramisu ist das bekannteste italienische Dessert in der Welt.

Tiramisuo estas la plej konata itala deserto en la mondo.

Die italienische und die spanische Kultur beeinflussten die österreichische Kultur.

La itala kaj la hispana kulturoj influis la aŭstran kulturon.

Es gab eine Ausschreibung, die eine italienische Firma gewonnen hat.

Okazis proponpeto, kiun gajnis itala firmao.

Der Vatikan ist ein souveräner Staat, dessen Hoheitsgebiet in der italienischen Stadt Rom liegt.

Vatikano estas memstara ŝtato, kies teritorio estas en la itala urbo Romo.

Die italienische Flagge ist grün, weiß und rot.

La itala flago estas verda, blanka kaj ruĝa.

Dan hat Italienisch gelernt, um besser mit Linda, seiner italienischen Verlobten, kommunizieren zu können.

Dan lernis la italan por ke li pli bone komuniku kun Linda, sia itala fianĉino.

Ein Sangiovese ist ein italienischer Wein.

Sangiovese estas itala vino.

Das war ein italienischer Arbeiter.

Tio estis itala laboristo.

Andrea Palladio ist der berühmte italienische Baumeister, geboren und gestorben in Padua.

Andrea Paladio estas la fama itala konstruestro, kiu naskiĝis kaj mortis en Padovo.

Spaghetti mit Mettklößchen wurden von italienischen Einwanderern in der Stadt New York erfunden.

Spagetoj kun viandhakaĵbuloj estis inventitaj de italaj enmigrintoj en Nov-Jorko.

Im italienischen Genua ist eine Brücke eingestürzt. 39 Menschen kamen dabei ums Leben.

En Ĝenovo, en Italujo, ponto disfalis. 39 homoj pereis.

En Ĝenovo en Italujo ponto disfalis, pereigante tridek naŭ homojn.

En Ĝenovo, en Italujo, ponto disfalis. Pro tio 39 homoj pereis.

Im italienischen Genua ist eine Brücke eingestürzt.

En la italuja Ĝenovo ponto disfalis.

Die italienische Währung ist der Euro.

La italia valuto estas la eŭro.

Die italienischen Autofahrer sind verrückt.

La italaj aŭtomobilistoj frenezas.

Mögt ihr italienisches Essen?

Ĉu vi ŝatas italan manĝaĵon?

„Worauf hast du heute Lust? Auf italienisch, griechisch, chinesisch?“ – „Auf Kartoffelsuppe. In der Einsteinstraße hat ein neues Restaurant aufgemacht.“

"Kion vi emas manĝi hodiaŭ? Ĉu laŭ maniero itala, greka, ĉina?" – "Terpoman supon. En Ejnŝtejnstrato malfermiĝis nova restoracio."

Tom arbeitet in einem italienischen Restaurant.

Tomo laboras en itala restoracio.

Mögen Sie italienische Küche?

Ĉu vi ŝatas italan kuirarton?

Mario hat einen starken italienischen Akzent.

Mario havas fortan italan akĉenton.

Dieses italienische Auto hat drei Räder.

Tiu itala aŭto havas tri radojn.

Esperanto Beispielsätze

  • Multaj trovas, ke la itala estas la tutmonde plej bela lingvo.

  • Esperanto sonas iomete kiel la itala lingvo.

  • Mia edzino estas itala.

  • La itala estas bela, malfacila kaj multfoje kaprica lingvo.

  • Mi ne komprenas, kial la homoj opinias, ke la franca estas la plej bela lingvo, ĉar laŭ mia opinio la itala estas la plej bela lingvo.

  • Hodiaŭ ni lernos la monatojn kaj la sezonojn de la jaro en la itala.

  • Lia frato Marko edziĝis kun itala junulino nomita Ĝina.

  • Lia frato Marko estas edziĝinta kun itala junulino nomiĝanta Ĝina.

  • La reta gazeto Disvastigo traktas la temojn lingvo kaj kulturo. Tie troveblas artikoloj en Esperanto kaj la itala.

  • La Romaj Elegioj estas la lirika frukto de la unua itala vojaĝo de Goethe.

  • Ĉu vi povas nombri ankaŭ en la itala?

  • Ĉu ŝi povas kalkuli ankaŭ en la itala?

  • Ĉu li povas kalkuli ankaŭ en la itala?

  • La rumana, itala, franca, kataluna, hispana, portugala kaj ĉiuj aliaj latinidaj lingvoj kaj dialektoj devenas de la latina.

  • La germana uzas pli da konsonantoj ol la itala.

  • Ĝis la jaro 1910, la libro "Alico en Mirlando" estis tradukita jam en la jenajn lingvojn: germana, franca, sveda, itala, rusa, dana, nederlanda, norvega, finna kaj Esperanto.

  • Lia edzino estas mia instruistino pri la itala.

  • La itala ne malfacilas.

  • Kiel oni elparolas tiun ĉi vorton en la itala?

  • La itala estas la lingvo de la amo.

Übergeordnete Begriffe

Untergeordnete Begriffe

Ita­li­e­nisch übersetzt in weiteren Sprachen:

Quellen:
  1. [Übersetzungen] Wiktionary-Autoren: italienisch. In: Wiktionary – Das freie Wörterbuch, 2023, [online] de.wiktionary.org, CC BY-SA 3.0
  2. [Satzbeispiele] User-generated content: Satz Nr. 1765486, 358434, 520011, 767332, 784521, 796695, 822550, 933989, 1170559, 1251626, 1263825, 1265064, 1265905, 1287795, 1307581, 1323664, 1323665, 1401025, 1420147, 1446383, 1464060, 1585740, 1604569, 1605481, 1633034, 1646037, 1736833, 1812788, 1865777, 1910530, 2058408, 2157171, 2231660, 2266393, 2428109, 2686478, 2686479, 2716152, 2728331, 2941994, 3104152, 3135425, 3291535, 3383926, 3498755, 3620493, 3763536, 3933277, 3939936, 4393989, 4683508, 4876369, 4882873, 4895704, 4918891, 5106984, 5305765, 5318998, 5652776, 6312393, 6606982, 6695113, 7216345, 7273964, 7273966, 7277784, 7277785, 8101122, 8175090, 8194695, 8538852, 10095865, 12430934, 5289837, 5054522, 4969376, 4886370, 4791321, 4698426, 4112360, 3522248, 3306536, 2743879, 2657261, 2657258, 2657257, 2510437, 2509886, 2467924, 1783936, 1529011, 1452834 & 10974054. In: tatoeba.org, CC BY 2.0 FR