Was heißt »Netz­werk« auf Esperanto?

Das Substantiv »Netz­werk« lässt sich wie folgt von Deutsch auf Esperanto übersetzen:

  • reto

Deutsch/Esperanto Beispielübersetzungen

Ich glaube, soziales Netzwerken ist so mädchenhaft.

Mi opinias socialan retumadon tiel knabineca.

Facebook hat in unserer Gesellschaft eine derart große Bedeutung bekommen, dass eine wachsende Zahl von Arbeitgebern – und sogar einige Psychologen – der Meinung sind, dass Menschen, die kein Profil in diesem sozialen Netzwerk haben, "verdächtig" sind.

Facebook, aŭ Vizaĝaro, nun jam ricevis tian gravecon en nia socio, ke kreskanta nombro de dungantoj – kaj eĉ kelkaj psikologoj – opinias, ke homoj, kiuj ne havas profilon en la socia reto, estas "suspektindaj".

Auf Wutwellen in sozialen Netzwerken sind viele Unternehmen nicht vorbereitet.

Multaj firmaoj ne estas preparitaj por reagi al kolerinundoj en sociaj retoj.

Die Hacker finden neue Wege, private oder öffentliche Netzwerke zu infiltrieren.

La kodumuloj trovas novajn vojojn por eniri privatajn aŭ publikajn retojn.

Beseitigen oder vergrößern soziale Netzwerke die menschliche Einsamkeit in unserer Welt?

Ĉu la sociaj retoj forigas aŭ kreskigas la homan solecon en nia mondo?

Viele russische Nutzer der sozialen Netzwerke im Internet schreiben den Namen des einheimischen Parlaments mit einem grammatischen Fehler – Gosdura (Staatsdumme) anstatt Gosduma (Staatsduma).

Multaj rusaj uzantoj de la sociaj retoj en Interreto skribas la nomon de la enlanda parlamento kun gramatika eraro: Gosdura – ŝtata stulto – anstataŭ Gosduma – ŝtata Dumao.

In ihrem Vortrag behauptete Maria, dass transatlantische Netzwerke insgeheim die Demokratie untergraben.

En sia prelego Maria asertis, ke transatlantikaj retoj sekrete subfosas la demokration.

Das zweifellos Letzte, was die Besitzer einer Website wollen, wenn sie Links zu sozialen Netzwerken hinzufügen, ist, dass die Anwender leichter surfen können.

Plibonigo de la uzantosperto estas sendube la lastaĵo, pri kio retejestroj cerbumas, kiam ili aldonas socian paĝosignan ilon al siaj retejoj.

Ein großes Spinnennetz hat noch nie der Spinne geschadet. Ebenso schadet auch ein großes Netzwerk nie dem Menschen.

Granda aranea reto neniam estis malutila por la araneo. Same, granda komputora reto neniam por la homo.

Synonyme

Sinnverwandte Wörter

In­ter­net:
interreto
WWW:
TTT

Esperanto Beispielsätze

  • Mi trovis tiun vorton en artikolo pri la Eŭropa Unio, kiun mi legis ie en la reto.

  • Tie malsupre kuŝas Germanujo, kiu iam estis kovrita de la plej densa reto de fervojoj kaj kanaloj.

  • Mi ne volas, ke ĉiu en la reto havu aliron al miaj fotoj.

  • Mi ne volas, ke ĉiu en la reto povu aliri miajn fotojn.

  • La reto proponas grandegajn eblojn por lernado.

  • Tiu stacio estas grava nodo en la reto de la regiona trafiko.

  • En alia angulo de la balkono pendis granda aranea reto.

  • Maria prelegos pri la temo "Inismo en la reto".

  • La baza principo de la strukturo de Tatoeba estas la reto. Logika konkludo estas, ke ĉiuj lingvoj estas gravaj kaj valoraj – sen diferenco.

  • Ĝojigas, ke en la reto ĉiu povas esprimi sian opinion, sed deprimas vidi, kiamaniere tiu rajto estas uzata.

  • La reto ne funkcias.

  • Tiu vorto ne estas trovebla en la reto krom en Tatoeba.

  • Ne kredu, ke, ĉar en la reto vi uzas pseŭdonimon, ni ne kaptos vin ĉe ĉio, kion vi pensas kaj kion vi faras.

  • La reto interplektiĝis en la ŝipa helico.

  • Skribita leĝo estas vasta, maldika reto, moskitoj estas kaptataj de ĝi, burdoj trarompas ĝin.

  • La sendependeco de la reto en tiu portebla komputilo bedaŭrinde ne tre bonas; la malfacilaĵo pri ĝi estas, ke la pilo malpleniĝas en malpli ol horo.

  • Antaŭ ducent jaroj la sekretaj servoj sendis ŝpionojn, por ke tiuj subaŭskultu ĉe pordoj. Hodiaŭ ili sendas virtualajn robotojn tra la reto, kie tiuj legas niajn pensojn.

  • Kiel ŝanĝas nin la reto?

  • Mia koro ektremis, kvazaŭ mi estus birdo kaptita en reto.

  • La eldonisto konsentis senpage disponigi la vortaron en la reto, sed volis malebligi, ke robotoj kopias la kompletan enhavon.

Netzwerk übersetzt in weiteren Sprachen:

Quellen:
  1. [Übersetzungen] Wiktionary-Autoren: Netzwerk. In: Wiktionary – Das freie Wörterbuch, 2022, [online] de.wiktionary.org, CC BY-SA 3.0
  2. [Synonyme] OpenThesaurus-User: Netzwerk. In: OpenThesaurus – Das freie Wörterbuch für Synonyme, 2023, [online] openthesaurus.de, CC BY-SA 4.0
  3. [Beispielübersetzungen] User-generated content: Satz Nr. 1760324, 1845391, 1878571, 2021909, 2709486, 3391016, 4436795, 7924300, 10816600, 4295249, 4311942, 3780872, 3780859, 4436581, 4443871, 3353013, 4825775, 3284681, 4845758, 4951874, 3147008, 3066017, 2988396, 2908770, 2903370, 2894949, 2808699, 2799552 & 2737677. In: tatoeba.org, CC BY 2.0 FR