Was heißt »In­di­en« auf Esperanto?

Das Substantiv In­di­en lässt sich wie folgt von Deutsch auf Esperanto übersetzen:

  • Barato
  • Hindio
  • Hindujo

Deutsch/Esperanto Beispielübersetzungen

Er brachte den Aufstand in Indien zur Ruhe.

Li pacigis la ribelon en Hindio.

Der Buddhismus nahm seinen Ursprung in Indien.

La budhismo naskiĝis en Hindio.

Für viele Leute in Indien sind Kühe heilig.

Por multaj homoj en Barato, bovinoj estas sanktaj.

Er ist Engländer, aber er lebt in Indien.

Li estas anglo, sed vivas en Hindujo.

Vor langer Zeit lebten in Indien ein Affe, ein Fuchs und ein Hase freundschaftlich zusammen.

Antaŭ longa tempo en Barato amikece kunvivis simio, vulpo kaj leporo.

Indien wurde über viele Jahre von England kontrolliert.

Hindio estis kontrolata de Anglujo dum multaj jaroj.

Der Buddhismus kam aus Indien.

Budaismo venis el Hindio.

La budhismo devenis el Hindio.

La budhismo venis el Hindujo.

Budhismo venis el Barato.

Sie ist sowohl in Indien als auch in China gut bekannt.

Ŝi bone konatas kaj en Hindujo kaj en Ĉinujo.

Die Kühe sind vielen Menschen in Indien heilig.

La bovinoj en Hindujo estas sanktaj por multaj homoj.

La bovinoj estas sanktaj por multaj homoj en Barato.

Sind Sie schon einmal in Indien gewesen?

Ĉu vi iam ajn estis en Hindujo?

Mutter Teresa nutzte das Preisgeld für ihre Arbeit in Indien und in der ganzen Welt.

Patrino Terezo uzis la premian monon por sia laboro en Hindujo kaj en la tuta mondo.

Patrino Tereza uzis la premian sumon por sia laboro en Hindujo kaj en la tuta mondo.

Nach meiner Rechnung müsste sie zu dieser Stunde in Indien sein.

Laŭ mia kalkulo ŝi devus esti en Hindujo je la nuna horo.

Sie ist sowohl in Indien als auch in China recht bekannt.

Ŝi estas tre konata kaj en Hindujo kaj en Ĉinujo.

Ŝi estas vaste konata kaj en Hindujo kaj en Ĉinujo.

Indien wurde viele Jahre lang von Großbritannien regiert.

Hindio estis regata de Grandbritio dum multaj jaroj.

Columbus glaubte, in Indien zu sein.

Kolumbo kredis esti en Hindio.

Ich bin nicht aus Indien.

Mi ne estas el Barato.

Elefanten gibt es sowohl in Afrika als auch in Indien.

Elefantoj estas kaj en Afriko kaj en Hindio.

Es sieht so aus, als wärt ihr aus Indien.

Laŭ aspekto vi devenas el Hindujo.

Vor langer Zeit lebten in Indien ein Affe, ein Fuchs und ein Kaninchen zufrieden zusammen.

Antaŭ longa tempo en Hindujo simio, vulpo kaj kuniklo kontente vivis kune.

China grenzt an Pakistan, Indien, Afghanistan, Tadschikistan, Kirgisien, Kasachstan, Nordkorea, Laos, Vietnam, Nepal, Bhutan, Myanmar, die Mongolei und Russland.

Ĉinujo havas limojn al Pakistano, Hindujo, Afganujo, Taĝikujo, Kirgizujo, Kazaĥujo, Nord-Koreujo, Laoso, Vjetnamujo, Nepalo, Butano, Mjanmao, Mongolujo kaj Rusujo.

Indien wurde viele Jahre von Großbritannien regiert.

Hindio estis regata de Britio dum multaj jaroj.

Sie sorgten für ein Mädchen aus Indien und einen Jungen aus Italien.

Ili zorgis pri knabino el Hindujo kaj pri knabo el Italujo.

Ich habe einen Besuchstermin bei einem Guru in Indien.

Mi havas rendevuon por viziti guruon en Barato.

Er ist Engländer, aber wohnt in Indien.

Li estas anglo, sed loĝas en Hindujo.

Brasilien, Russland, Indien und China bilden die BRIC-Staaten.

Brazilo, Rusujo, Hindujo kaj Ĉinujo konsistigas la BRIC-ŝtatojn.

Er ist nach Indien über Japan geflogen.

Li flugis super Japanujon al Hindujo.

Gestern hat sich in Indien ein großes Erdbeben ereignet.

Hieraŭ okazis tertremego en Hindujo.

Ich bin in Indien.

Mi estas en Barato.

Indien ist ein Entwicklungsland.

Hindujo estas evoluanta lando.

Ich war auf einer Reise nach Indien.

Mi vojaĝis al Hindujo.

Er hat Sprachwissenschaft studiert, und ist schon seit vielen Jahren in diesem Fach Professor in seinem Heimatland Indien.

Li studis lingvosciencon en Usono, kaj estas jam de multaj jaroj profesoro en tiu fako en sia hejmlando Barato.

Was heute in Europa passiert, betrifft auch den Fischer im Senegal und den Programmierer in Indien.

Kio hodiaŭ okazas en Eŭropo, koncernas ankaŭ fiŝistojn en Senegalo kaj programistojn en Barato.

Herr Weiß ist nach Indien gegangen.

S-ro White iris al Barato.

Sinjoro White iris al Barato.

Nach meiner Berechnung sollte sie jetzt in Indien sein.

Laŭ mia kalkulo ŝi nun estas en Hindujo.

Toms Firma führt Tee aus Indien ein.

La firmao de Tomo importas teon el Hindujo.

Das Schiff ist auf See mit Kurs Indien.

La ŝipo estas survoje al Hindio.

Jumma sind Angehörige eines Volkes, welches in einem Hügelland des östlichen Bangladeschs an der Grenze zu Indien und Birma leben.

Ĵumaoj estas anoj de popolo, kiu vivas en montetaro en orienta Bangladeŝo ĉe la landolimo kun Barato kaj Birmo.

Kolumbus wollte einen kürzeren Seeweg nach Indien finden.

Kolumbo volis trovi pli mallongan maran vojon al Hindujo.

In Indien sind Kühe heilige Tiere.

En Hindujo bovoj estas sanktaj bestoj.

Bist du schon mal in Indien gewesen?

Ĉu vi iam estis en Hindujo?

Ĉu vi iam estis en Hindio?

Ĉu vi iam estis en Barato?

Indien ist das siebtgrößte Land der Welt.

Barato estas la sepa plej granda lando en la mondo.

Barato estas la sepe plej granda lando de la mondo.

Ein weiße Frau zu sein, kann in Indien Nachteile mit sich bringen.

Esti blanka virino en Barato povas kaŭzi malavantaĝojn.

In lebendigen Farben schilderte er uns seine Reise durch Indien.

Per vivecaj koloroj li al ni rakontis pri sia vojaĝo tra Barato.

In Indien ist die Kuh ein heiliges Tier.

En Hindujo bovino estas sankta besto.

En Hindujo bovino estas sakrala besto.

Gibt es viele Esperantobücher aus Indien?

Ĉu ekzistas multaj libroj en Esperanto el Barato?

Bald werde ich mir einen lang gehegten Wunsch erfüllen. Ich werde eine Studienreise durch Indien unternehmen.

Baldaŭ mi plenumos longe karesatan deziron. Mi entreprenos studovojaĝon tra Barato.

Yoga kommt aus Indien.

Jogo venas el Barato.

Die Einwohnerzahl von China ist größer als die von Indien.

La loĝantaro de Ĉinujo estas pli granda ol tiu de Barato.

Sollte Hindi in ganz Indien an den Schulen gelehrt werden?

Ĉu la hindan lingvon oni instruu en la lernejoj ĉie en Barato?

Kühe gelten in Indien als heilige Tiere.

En Barato oni konsideras la bovojn sanktaj bestoj.

La bovinoj estas konsiderataj kiel sanktaj bestoj en Barato.

Bovinoj estas konsiderataj kiel sanktaj bestoj en Hindujo.

Ich verbrachte einige Zeit in Indien.

Mi pasigis iom da tempo en Barato.

Mi pasigis iom da tempo en Hindujo.

Ich bin nach Indien gegangen.

Mi iris en Hindion.

Das Interesse an der deutschen Sprache wächst vor allem in China, Indien und Brasilien.

La intereso pri la germana kreskas, precipe en Ĉinio, Barato kaj Brazilo.

Tom hat Maria während seines Aufenthaltes in Indien Armreife gekauft.

Tom aĉetis al Maria braceletojn dum sia restado en Barato.

Baumwolle könnte in Indien bereits im Jahre 3500 v. Chr. und in Peru bereits im Jahre 3000 v. Chr. genutzt worden sein.

Kotono jam povus esti uzata en Hindujo en la jaro 3500 a.K. kaj jam en la jaro 3000 a.K. en Peruo.

Eble oni uzis kotonon jam en la jaro 3500 antaŭ Kristo en Hindio kaj en la jaro 3000 antaŭ Kristo en Peruo.

Diese politischen Ideen kamen in Indien auf.

Tiuj ĉi politikaj ideoj venis el Barato.

Ich wohne in Indien.

Mi loĝas en Barato.

Im Kampf gegen die Ausbreitung des Coronavirus hat Indien das symbolträchtige Taj Mahal, eine der am meisten besuchten Sehenswürdigkeiten der Welt, geschlossen.

En la batalo kontraŭ la disvastiĝo de la kronviruso, Barato fermis la ikonan Taj Mahal, unu el la plej vizitataj vidindaĵoj en la mondo.

Indien liegt in Asien.

Barato estas en Azio.

Er ist in Indien gewesen.

Li estis en Barato.

Irrtümer haben ihren Wert;/ jedoch nur hie und da./ Nicht jeder, der nach Indien fährt,/ entdeckt Amerika.

Eraroj havas sian valoron; / sed nur tie kaj tie. / Ne ĉiuj, kiuj iras al Barato / malkovras Amerikon.

Esperanto Beispielsätze

  • Dum mia restado en Hindujo mia mono elĉerpiĝis.

  • Ĉu malpermeso de la angla en la parlamento favorus aŭ damaĝus la demokration de Barato?

  • La historio de Barato estas longa.

  • En la grandaj urboj de Barato la proporcio de fajnaj polveroj en la aero estas terure granda.

  • La ĉefurbo de Barato estas Nov-Delhio.

  • Nova Delhio, Bengaluro kaj Hajderabado estas kreskocentroj de Barato.

  • La tridek-an de julio amaskomunikiloj raportis, ke matene de tiu tago en la sudo de Barato brulis trajno. Tridek du homoj mortis.

  • Kenji rakontis al siaj geamikoj travivaĵon el sia vojaĝo al Barato.

Übergeordnete Begriffe

Staat:
lando
parado
regno
ŝtato

In­di­en übersetzt in weiteren Sprachen:

Quellen:
  1. [Übersetzungen] Wiktionary-Autoren: Indien. In: Wiktionary – Das freie Wörterbuch, 2024, [online] de.wiktionary.org, CC BY-SA 3.0
  2. [Satzbeispiele] User-generated content: Satz Nr. 368522, 371860, 387252, 407763, 408061, 408447, 551515, 590915, 591975, 603079, 614018, 625422, 644006, 662057, 695601, 724712, 780031, 787524, 882382, 898617, 973849, 1046878, 1105527, 1107207, 1183900, 1190238, 1286206, 1425887, 1501764, 1549225, 1626104, 1708797, 1779948, 1827755, 1931124, 1963770, 2167654, 2279042, 2463336, 2513872, 2615049, 2633278, 2677977, 2810294, 2941652, 3315562, 3399690, 3426675, 3453535, 3474462, 3506047, 3618396, 4818990, 5677072, 6586987, 6938371, 8088426, 8618420, 8954512, 10061359, 10463420, 3558488, 3421483, 9433981, 3011721, 2656068, 2421954, 1744665 & 715253. In: tatoeba.org, CC BY 2.0 FR