Was heißt »be­nach­bart« auf Esperanto?

Das Adjektiv be­nach­bart lässt sich wie folgt von Deutsch auf Esperanto übersetzen:

  • najbara

Deutsch/Esperanto Beispielübersetzungen

Nun bitte ich Sie, mir in den benachbarten Rittersalon zu folgen.

Nun mi petas vin sekvi min en la najbaran kavaliran salonon.

Die Stadt liegt an der Grenze zwischen der Küstenregion und dem benachbarten Bergland.

La urbo situas ĉe la limo inter la marborda regiono kaj la apuda montara regiono.

Gefolgt von Tom ging Maria in ein benachbartes Zimmer.

Sekvate de Tom, Maria iris en apudan ĉambron.

Der einzige verfügbare Platz war in einem Abteil des benachbarten Waggons der zweiten Klasse. Das war der letzte Waggon des Zuge.

La sola loko havebla estis en kupeo de najbara duaklasa vagono. Tio estis la lasta vagono de la trajno.

Um den von der Überschwemmung Betroffenen zu helfen, trafen Rettungsmannschaften aus den benachbarten Bezirken ein.

Por helpi al la viktimoj de la inundo, savoteamoj alvenis el la najbaraj distriktoj.

Aus dieser Perspektive betrachtet, ist die gegenwärtige Krise in Mazedonien ein Überlaufeffekt der Situation im benachbarten Kosovo.

Laŭ ĉi tiu perspektivo la nuna krizo en Makedonio estas rezulto de transfluiga efiko de la situacio en la najbara Kosovo.

Die neue Regierung ist mit Drohgebärden einer benachbarten Großmacht konfrontiert.

La nova registaro estas vido al vido kun minacaj gestoj de najbara granda potenco.

Schulden und Elend sind benachbart.

Ŝuldoj kaj mizero estas najbaroj.

Wir werden in das benachbarte Zimmer gehen.

Ni iros en la apudan ĉambron.

Eine Mütze zieht man nicht am Knie an, wenn der Kopf benachbart ist.

Ĉapelon al genuo oni ne surmetas, kiam kapo estas apuda.

Dieses Land brach seine diplomatischen Beziehungen mit den benachbarten Ländern ab.

Tiu lando rompis siajn diplomatiajn rilatojn kun la ĉelimaj landoj.

In der benachbarten Straße befindet sich ein beliebtes Restaurant.

En la najbara strato troviĝas populara restoracio.

Auch auf manchen uns im Sonnensystem benachbarten Himmelskörpern gibt es Regen, nur besteht dieser nicht aus Wasser wie auf der Erde.

Eĉ sur iuj de la apudaj ĉielaj korpoj de nia suna sistemo ekzistas pluvo, nur ĉi tio ne konsistas el akvo kiel sur la tero.

Esperanto Beispielsätze

  • La najbara hundo mortis.

  • Ŝiaj gepatroj, kiuj vivas en la najbara lando, fartas bone.

  • Tomo kaj Manjo ne scias, kiu loĝas en la najbara domo.

  • Pri havo najbara, oni estas malavara.

  • Mia familio anas en la najbara asocio.

  • Li plantis arbustan heĝon ĉe la limo de la najbara propraĵo.

  • Li ne komentis la krizan situacion en la najbara lando.

  • Laŭ la konsilo de sia patro Tomo decidis klopodi pri la favoro de la riĉa najbara filino.

  • Ŝi premis orelon al la pordo por kaŝe aŭskulti interparolon en la najbara ĉambro.

  • Li vojaĝis tra la tuta mondo por trovi sian ontan edzinon, sed fine li ŝin trovis en vilaĝo najbara.

  • La konstanta bruo el la najbara loĝejo ja iam frenezigos min.

  • Ĉe la horizonto jam videblas la turopinto de la gotika preĝejo de la najbara vilaĝo.

  • Mi kredas, ke mi aŭdis katon bleki en la najbara loĝejo.

  • Mi kredas, ke mi aŭdis azenon bleki sur la najbara tereno.

  • La tuta familio de mia onklo venis por aŭskulti la rakontiston, kaj eĉ kelkaj parencoj de mia onklino el la najbara domaro ĉe la alia flanko de la monteto.

  • Ŝi enamiĝis al la knabo najbara.

  • Multajn vortojn en la dana, sveda kaj norvega oni skribas kaj literumas preskaŭ same, sed ili havas tute alian signifon en unu najbara lingvo aŭ en ambaŭ.

  • Post iom da tempo oni eksciis, ke ŝi trovis laboron en najbara vilaĝo.

  • La infanoj de la najbara familio ludis per sia fajre ruĝa pilko.

  • Edziĝo najbara garantias eraron.

Be­nach­bart übersetzt in weiteren Sprachen:

Quellen:
  1. [Übersetzungen] Wiktionary-Autoren: benachbart. In: Wiktionary – Das freie Wörterbuch, 2023, [online] de.wiktionary.org, CC BY-SA 3.0
  2. [Satzbeispiele] User-generated content: Satz Nr. 1423441, 1614120, 1657043, 2154655, 2398113, 2691093, 3070501, 3561090, 3582168, 3878598, 4263487, 4820668, 6544426, 11138259, 8763027, 7801282, 5579728, 4763028, 3754126, 3465084, 3393784, 3370113, 3304849, 2966400, 2767362, 2725834, 2725821, 2598764, 2358116, 2214098, 1807972, 1359599 & 1194573. In: tatoeba.org, CC BY 2.0 FR